| Tutmonde |
  BRAZILO - 2-an de februaro, 2009.
La tutmonda socia Forumo de Belem en Brazilo, finiĝis, tiun dimanĉon unuan de februaro, post ses tagoj de debatoj kaj manifestacioj kiuj kunvenigis 100 000 aktivulojn kaj ekologiistoj, kontraŭuloj de kapitalisma sistemo, kiu laŭ ili bankrotis. Ĉi tiu renkontiĝo de "alimondistoj", la plej grava ĉi tia iam, okazis samtempe kun la ekonomia Forumo de Davos en Svislando, kiu siaflanke kolektas ĉiun jaron la "kremon" de la politikaj kaj ekonomiaj decidofaristoj de la planedo.
|
| Tutmonde |
  SVISLANDO - 30-an de januaro, 2009.
La Forumo pri la Monda Ekonomio ekkomenciĝis en Davos, Svislando, dum la Internacia Monfonduso antaŭvidas, ke la tutmonda kresko falos al sia plej malrapida nivelo en ses jardekoj. En akra malsupreniĝa revizio de siaj novembraj prognozoj, la organizaĵo diris, ke la monda kresko falos en 2009 al "sia plej malalta indico ekde la Dua Mondmilito", atingonte nur 0,5 procentojn. PricewaterhouseCooper, la financa komerca konsilista firmao, antaŭe publikigis raporton en la svisa feriejo kiu montras, ke konfido inter estroj de komercaj entreprenoj tutmonde atingis novan plej malaltan nivelon. La esperoj de pli ol 1100 ĝeneralaj direktoroj tutmondaj, ke la tutmonda recesio estos mallonga tute forvaporiĝis, la konkludoj de la enketo sugestis.
|
| Tutmonde |
  USONO / TUTMONDE - 29-an de januaro, 2009.
Ciferoj ne mensogas : la konsumantoj ŝatas la restoraciojn McDonald' s kaj McDonald' s ŝatas la krizon. Ĉar ekzemple, dum la nombro de malsukcesoj kaj bankrotoj en la sektoro de hoteloj kaj restoracioj draste plialtiĝis de 27,2 % en la unua semestro de 2008 en Francio, la usona ĉeno de rapidmanĝaj restoracioj montras profiton de pli ol 80 % ĝenerale pasintjare.
|
| Tutmonde |
 ĈINIO - 14-an de januaro, 2009.
La plej fruaj dinosaŭraj plumoj estis verŝajne uzitaj por vida elmontriĝo aŭ parado, laŭ nova esploro. La indicoj venas de du 125-milionjaraj dinosaŭraj fosilioj eltrovitaj en nordorienta Ĉinio. Raportante en la revuo PNAS, la teamo de sciencistoj diras, ke siaj konkludoj povus prilumi la devenon de plumoj.
|
TUTMONDE - 10-an de januaro, 2009.
Protestantoj okazigis amaskunvenojn tutmonde por esprimi sian koleron dum la israela ofensivo en la Gaza-Strio eniras la trian semajnon. Miloj da protestantoj marŝis al la israela ambasadejo en Britio, dum aliuloj alstratiĝis en Germanio, Francio, Libano, Aŭstralio kaj Cisjordanio. La nombro de protestantoj en Londono estis multe pli granda ol ĉe antaŭaj manifestacioj en la brita ĉefurbo. Tio estas indiko de de la amplekso atingita de la afero en Mezoriento en la pasintaj semajnoj, kiu malboniĝas tre rapide en la Gaza-Strio pro la israela tera ofensivo.
|
|
Pli multe da artikoloj...
|
<< Komenco < Antaŭa 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 Sekva > Fino >>
|
| JPAGE_CURRENT_OF_TOTAL |