eventeo feedburner

La mondo en bildoj

www.flickr.com
Reklamrubando
Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo
  • “Zami” rolos en nova versio de Super Mario

    La kreintoj de la videoludo Super Mario Bros. volas honori doktoron Zamenhof kaj tiucele eldonos novan version de sia plej fama produkto. En ĝi la lokon de Mario prenos Zamenhof, kaj tiun de Luigi okupos...

  • Esperanto en la Scienca Festivalo en Krakovo

    Studentoj el la Scienca Esperanto-Rondo de Jagelona Universitato prezentis Esperanton en la 10-a Scienca Festivalo en Krakovo. Jen la raporto en paĝaro de Pola Esperanto-Junularo.

  • Aperis la unua dana-esperanta vortaro post 61 jaroj

    La lasta dana-Esperanta vortaro aperis en la jaro 1949. Oni nun eldonis novan vortaron, kiu baldaŭ havos elektronikan version

  • Raporto pri agado de PEJ en lastaj 2 jaroj

    Mi invitas Vin konatiĝi kun raporto pri agado de Pola Esperanto-Junularo en jaroj 2008-2010.

  • Esperanto.com: Etikedoj por blogoj

    Aperis nova ebleco. Kiam vi aldonas novan blogaĵon al http://esperanto.com , nun vi povas aldoni "Etikedojn" (supre, sub la titolo). Tio helpos navigi al la legantoj tra variaj temoj de la blogaĵoj.

Tutmonde
Propono por malpermesi internacian komercon de ruĝa tinuso malakceptita Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 4
MalbonePlej bone 
Tutmonde
KATARO - 22-an de marto, 2010.

Propono por malpermesi internacian komercon en la Atlantika Oceano de la ruĝa tinuso, kiu estas uzata en la preparado de suŝio en Japanio, estis malakceptita de partoprenantoj en renkontiĝo de UN pri natura medio. La decido okazis post kiam Japanio, Kanado kaj ankaŭ multaj malriĉaj nacioj oponis la proponon kun la argumento, ke ĝi ruinigos fiŝkapt-ekonomiojn.
 
Plej riĉa homo en la mondo estas meksika Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 2
MalbonePlej bone 
Tutmonde
11-an de marto, 2010.


La meksika telekomunikada giganto Carlos Slim alvenas ĉe la kapo de la listo de miliarduloj en la revuo Forbes  - la unua fojo ekde 1994 kiam Usonano ne estas je la unua loko. La riĉaĵo de Sro Slim altiĝis de 18,5 miliardoj da usonaj dolaroj lastjare al 53,5 miliardoj da dolaroj.
 
Dinosaŭrmanĝanta serpento eltrovita Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 3
MalbonePlej bone 
Tutmonde
BARATO / USONO / KANADO - 09-an de marto, 2010.

Sciencistoj anoncas, ke ili identigis la fosiligitajn restaĵojn de granda serpento, kiu manĝis dinosaŭrajn ovojn. La 67-milionjara skeleto estis trovita en dinosaŭra nesto. La studo, eldonita en la revuo "Plos Biology", montras la unuan rektan indicon de nutrokonduto de fosilia primitiva serpento.
 
Islama klerulo publikigas fatvon kontraŭ terorismo Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 8
MalbonePlej bone 
Tutmonde
ISLAMA MONDO - 04-an de marto, 2010.

Eminenta Islama klerulo de pakistana deveno, Muhammad Tahir-ul-Qadri, kondamnis la teroristojn, kaj konsideras, ke ili estas malamikoj de Islamo, en fatvo (jura opinio donita de specialisto de Islama leĝo) ĵus publikigita en Londono. Li emfazas, ke terorismaj agoj faritaj en la nomo de Islamo havas neniun pravigon, kaj li precipe kondamnas la murdajn provojn de Al-Kaida, en ĉi tiu fatvo longa je 600 paĝoj prezentita dum gazetara konferenco en Londono, en ĉeesto precipe de deputitoj kaj reprezentantoj de bonfaraj asocioj.
 
Stelo manĝas sian planedon ! Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 3
MalbonePlej bone 
Tutmonde
02-an de marto, 2010.

Astrofizikistoj ekvidis, kiel stelo “manĝadas” la propran planedon. La artikolo aperis in Nature. La scientistoj ekinteresiĝis pri sistemo WASP-12 en la konstelacio Koĉero.

 
<< Komenco < Antaŭa 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 Sekva > Fino >>

JPAGE_CURRENT_OF_TOTAL