| Tutmonde |
  SVISLANDO - 20-an de aprilo, 2009.
Dekoj da delegitoj proteste foriris el la konferenco de la Unuiĝintaj Nacioj pri rasismo, post kiam Mahmud Ahmadineĵad, la irana prezidento, karakterizis Israelon kiel " rasisman registaron". Ahmadineĵad diris al delegitoj ĉe la pintokunveno en Svislando tiun lundon, ke post la Dua Mondmilito, Usono kaj aliaj landoj establis " kruelan, subpreman kaj rasisman reĝimon en okupata Palestino".
|
| Tutmonde |
  SVISLANDO - 20-an de aprilo, 2009.
Nelonge antaŭ la Monda Konferenco kontraŭ rasismo, ksenofobio kaj maltoleremo, organizita de la Unuiĝintaj Nacioj en Ĝenevo ekde hodiaŭ, multaj ŝtatoj nuligas sian partoprenon. En la lastaj horoj antaŭ la Forumo anoncis bojkoton Aŭstralio kaj Kanado, kaj sabaton ankaŭ Usono. Ilia negativa opinio kontraŭ la konferenco tamen estis sciata antaŭe.
|
| Tutmonde |
  BRITIO - 2-an de aprilo, 2009.
Mondaj gvidantoj ĉe la G20-pintokunveno en Londono interkonsentis pri kompromisa pako de 1 triliono da usonaj dolaroj de stimulomono kaj pri plia merkata reguligo por batalo la plej malbona ekonomia krizo ekde la 1930-aj jaroj. La mondaj plej riĉaj landoj konsentis triobligi la financado de la Internacia Monfonduso kaj ankaŭ subteni novajn limigojn de financaj merkatoj en ilia renkontiĝo en Londono ĵaŭdon.
|
| Tutmonde |
  VATIKANO / AFRIKO - 19-an de marto, 2009.
Dum lia unua pontifika vizito al Afriko ĉi tiun semajnon, la Papo Benedikto la 16-a ekigas alian ŝtormon de polemiko kiam li diris, ke kondomoj ne estas solvo por la kontinenta krizo de Aidoso, sed, ke ili eĉ " plimalbonigas la aferon". Tio nur estas la lasta en senfina sinsekvo de eminentaj mispaŝoj kiuj igis tiun inteligentan papon de la moderna epoko ankaŭ larĝe la plej polemikema.
|
| Tutmonde |
  BRITIO - 15-an de marto, 2009.
Financestroj de la mondaj 20 plej gravaj ekonomioj kunvenis en Londono, kaj promesis revivigi la mondan ekonomion per diversaj rimedoj, inter kiuj estas " netradiciaj" politikoj". Delegitoj de la G20-landoj promesis pliigi la regularon kaj batali la minacon de protektismo.
|
|
Pli multe da artikoloj...
|
<< Komenco < Antaŭa 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 Sekva > Fino >>
|
| JPAGE_CURRENT_OF_TOTAL |