Tutmonde : lasttempaj artikoloj
- Porka gripo plu evoluas...
- Eventeo nun ankaŭ en Facebook !
- Mondaj kazoj de porka gripo alproksimiĝas 10 000
- Partoprenu, iĝu korespondanto !
- Registaroj tutmonde luktas kontraŭ porkogripviruso
- Nova Ter-simila planedo eltrovita
- UNESKO lanĉas tutmondan enretan bibliotekon
- Kritiko al Israelo provokas protestan eliron ĉe konferenco
- Malfermiĝas Internacia Konferenco pri Rasismo
- G20-landoj interkonsentas pri reguligo de merkatoj
La mondo en bildoj
|
www.flickr.com
|
| Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo |
|
| Papo, kiu ŝajnas esti erarema... | ![]() |
![]() |
| Tutmonde |
VATIKANO / AFRIKO - 19-an de marto, 2009.Dum lia unua pontifika vizito al Afriko ĉi tiun semajnon, la Papo Benedikto la 16-a ekigas alian ŝtormon de polemiko kiam li diris, ke kondomoj ne estas solvo por la kontinenta krizo de Aidoso, sed, ke ili eĉ "plimalbonigas la aferon". Tio nur estas la lasta en senfina sinsekvo de eminentaj mispaŝoj kiuj igis tiun inteligentan papon de la moderna epoko ankaŭ larĝe la plej polemikema. En antaŭaj agoj, la bavaria teologiisto bonvenigis reen en la Eklezion episkopon kiu kategorie neas la ekziston de la Naziaj gaskameroj, rifuzis signi UN-deklarojn pri la rajtoj de samseksemuloj kaj la handikapitoj, neis la eblecon de interreligia dialogo post preĝo en moskeo, insultis Islamanojn amase, kaj ne menciis la Judojn dum vizito al Auschwitz. Benediktaj mispaŝoj fariĝas tiel oftaj kaj antaŭvideblaj kiel tiuj de Silvio Berlusconi. Kaj dum Joseph Ratzinger neniam kultivis bildon de klaŭno kaj rakontisto kiel la itala ĉefministro, estas tamen io alia, kiun la du viroj dividas : ili atendas la grandan okazon, kiam la mondo retenas iliajn vortojn, por faligi siajn strangajn ŝokajn anoncojn. Estis ja interese aŭdi tion, kio Berlusconi ne povis ne diri, staranta apud la rusa prezidento Medvedev, pri la nove elektita usona prezidento Obama. Berlusconi elektis ĝuste tiun momenton por diri, ke Obama "havas bonan sunbrunon". Li elektis la momenton de komuna gazetara konferenco por diri al Sarkozy, duonvoĉe sed aŭdeble, ke Carla Bruni estas lia propra donaco al la franca prezidento...Ankaŭ, la Papo Benedikto elektis sian unuan viziton al Afriko por lanĉi sian kondomobombon. Konsidere la grandegajn kritikojn kiujn la Eklezio ricevis de Aidoso-kampanjantoj dum la pasintaj jaroj por ĝia rifuzo subteni la uzon de kondomoj en iuj cirkonstancoj, eĉ ene de geedziĝo en kiu unu partnero estas infektita, ĉi tio ne estas temo, kiun la pontifiko povus ignori. Nek ĝi estis unu pri kiu estis la plej eta probableco, ke la Papo ŝanĝus sian decidon. "Dia rottweiler", kiel li estis konata dum la 28 jaroj kiam li konsilis la Papon Johano Paŭlon la Duan pri teologio, tio ne ŝanĝiĝis. Sed li ankaŭ estas la Papo kiu diris al siaj kolegoj, ke li vidas sian mision kiel, "protekto de la integreco de la fido kaj transporto de la mesaĝo, ke Kristanismo estas ĝojo". Li estas la Papo kies sola encikliko ĝis nun en lia kvarjara regado estas pri amo - kaj jes, tio inkluzivas seksan amon. Papo li estas, alivorte, kiu ŝajne komprenas la bezonon projekti la pozitivajn flankojn de fido, kaj sperti iujn pensojn por la sentoj de tiuj ofenditaj aŭ seniluziigitaj de lia treege antaŭvideblaj vidoj. Kaj tamen li multfoje, ĉe momentoj de granda atendo, trovas metodojn por vundi la sentojn de milionoj da homoj. Lia rimarko "plimalbonigi la aferon" tuj provokis inundon de kritiko. Alain Fogue, Aidoso-kampanjanto en Kameruno, diris : "Homoj ne sekvos kion la Papo diras. Li loĝas en la Ĉielo kaj ni estas sur tero. Aserti, ke kondomoj pligravigas la problemon de Aidoso iras tute kontraŭ ĉiuj penoj faritaj de la kamerunia registaro kaj aliaj aktoroj kiuj sin okupas pri la lukto kontraŭ Aidoso en Kameruno." Tielaj rimarkoj estis antaŭvideblaj. Malpli antaŭvideblaj, kaj multe pli maltrankviligaj por Vatikano, estis la akraj kondamnoj de Francio kaj Germanio. Eric Chevalier, de la franca ministerio pri Eksterlandaj Aferoj, esprimis "grandegan zorgon pri la sekvoj" de la Papaj rimarkoj por la lukto kontraŭ Aidoso. "Francio esprimas sian tre fortan maltrankvilon pri la sekvoj de la deklaro de Benedikto la 16-a," li diris. En Berlino, Ulla Schmidt de la ministerio pri Sanaferoj, respondis bruske : "Kondomoj savas vivojn, kiel multe en Eŭropo kiel en aliaj kontinentoj." Elizabeth Pisani, epidemiologo kiu kritikis internaciajn bonfarajn societojn por ilia pritrakto de batalo kontraŭ Aidoso en Afriko karakterizis la papan aserton "kiel ŝoko".Atakoj de la plej altaj niveloj karakterizas la mispaŝojn de la Papo Ratzinger. Kaj ili akiras rezultojn. Kiam la germana kancelierino Angela Merkel severe kritikis la Papon pri lia neprudenta decido revenigi la skisman Societon de Sankta Pio la Deka, interalie la britan Holokaŭsto-neantan episkopon Richard Williamson, la unua respondo de la Papo estis kolera, "tio neniel koncernas vin". En seppaĝa letero al ĉiuj Katolikaj episkopoj, la Papo montris, ke li estas ankoraŭ piketata de la atakoj, inter kiuj estas tiuj el la interno de la Katolika Eklezio mem. "Diskuton kun tiela pasio," li agnoskis, "ni ne spertis de longa tempo." Sed kiam evidentiĝis, ke almenaŭ kelkaj el tiuj rebonvenigitaj en la Eklezion konservis la antisemitismajn vidojn de la Eklezio ĝis la Dua Vatikana Koncilio, la Papo penadis por rekonstrui pontojn al la Judoj. Tio estas la alia ripetema karakterizaĵo de la atakoj al la apo : lia fina volemo retiriĝi. Dum sperta diskurso al teologiistoj ĉe lia malnova universitato en Germanio en 2006, Benedikto citis 14a-jarcenta Bizanca imperiestro, kiu diris, ke Mohamedo alportis "aferojn nur malbonajn kaj nehomajn, kiel lian ordonon disvastigi per la glavo la fidon li predikis". Dum kelkaj semajnoj la Papo fariĝis preferata atakcelo de la Islama mondo. Kaj, kiel en la afero Williamson kaj la Auschwitza fuŝaĵo, poste la Papo iris malsupren. Tio en si mem estas maledifa vido. Dum la koncepto de papa neeraremeco estas ĝenerale miskomprenata, kaj ja ne koncernas rimarkojn al ĵurnalistoj, tio difektas la grandan prestiĝon de lia oficejo kiam li devas remanĝi siajn vortojn. Sed tion li ofte faras. Kial Papo kun tiela granda intelekta talento, kies eldonitaj verkoj estas aklamitaj de multaj, kiuj parte ne konsentas kun liaj doktrinaj pozicioj, kiel laboroj de sentemo kaj iluminiigo, faras tiel multe da eraroj ? Unu respondo povus esti, ke la Papo Benedikto la 16-a estas fame sinkaŝema, kaj dum li trairas la papajn taskojn sufiĉe ludeme, li neniam evoluigis iun ajn ĝuegon por la granda teatro kiun reprezentas la Eklezio. En intima okazo, ĉe subĉiela di-servo en Efezo en Turkio en 2006 ekzemple, antaŭ kelkaj dekduoj da homoj, li impresis kiel varme patra persono. Sed kiam la tuta mondo estas rigardanta, li ŝajne perdas sian humanan sintenon. Proksimaj observantoj de Vatikano asertas, ke ĉio tio multe dependas de lia soleca stilo de regado : sekve tiel certa ĉi tiu Papo estas pri siaj grandaj potencoj, ke neniu povas superregi liajn decidojn. "Li enfermiĝas en sia studado," iu kardinalo diris. "Li estas teologiisto, ne kadro. Granda teologiisto eble ne nepre havas sian fingron sur la pulso de realaĵo." Fonto de la artikolo : The Independent |




VATIKANO / AFRIKO - 19-an de marto, 2009.
Benediktaj mispaŝoj fariĝas tiel oftaj kaj antaŭvideblaj kiel tiuj de Silvio Berlusconi. Kaj dum Joseph Ratzinger neniam kultivis bildon de klaŭno kaj rakontisto kiel la itala ĉefministro, estas tamen io alia, kiun la du viroj dividas : ili atendas la grandan okazon, kiam la mondo retenas iliajn vortojn, por faligi siajn strangajn ŝokajn anoncojn. Estis ja interese aŭdi tion, kio Berlusconi ne povis ne diri, staranta apud la rusa prezidento Medvedev, pri la nove elektita usona prezidento Obama. Berlusconi elektis ĝuste tiun momenton por diri, ke Obama "havas bonan sunbrunon". Li elektis la momenton de komuna gazetara konferenco por diri al Sarkozy, duonvoĉe sed aŭdeble, ke Carla Bruni estas lia propra donaco al la franca prezidento...
estis la akraj kondamnoj de Francio kaj Germanio. Eric Chevalier, de la franca ministerio pri Eksterlandaj Aferoj, esprimis "grandegan zorgon pri la sekvoj" de la Papaj rimarkoj por la lukto kontraŭ Aidoso. "Francio esprimas sian tre fortan maltrankvilon pri la sekvoj de la deklaro de Benedikto la 16-a," li diris. En Berlino, Ulla Schmidt de la ministerio pri Sanaferoj, respondis bruske : "Kondomoj savas vivojn, kiel multe en Eŭropo kiel en aliaj kontinentoj." Elizabeth Pisani, epidemiologo kiu kritikis internaciajn bonfarajn societojn por ilia pritrakto de batalo kontraŭ Aidoso en Afriko karakterizis la papan aserton "kiel ŝoko".
Komentoj
li ne "bonvenigis reen" episkopon, kiu cetere subtaksas sed ne plene neas la holokaŭston, sed nur forigis ties elekleziigon, prepare al interparoloj.
li neniam "insultis islamanojn amase", kaj en ratisbono li ne "citis bizancan imperiestron" sed citis germanan disertaĵon, kiu mem entenis la citon de la bizanca imperiestro, kaj preterpase miris pri la akreco de la menciita frazo.
pri tiuj tri temoj oni nur legu la plenajn tekstojn, kaj oni konstatos ke gazetoj miscitas kaj misinformas, kaj tiel ili kaŭzas la protestojn kaj riproĉojn, pri kiuj ili poste raportas. tiel faras ankaŭ ĉi tiu artikolo. Respondi | Citi | Citi
Abono RSS por komentoj de ĉi tiu artikolo.