| Tutmonde |
|
NORVEGIO - 29-an de februaro, 2008
La “Svalbard Global Seed Vault”, Svalbarda Tutmonda Semo-Kelo estis inaŭgurita de la Norvega Ĉefministro Jens Stoltenberg mardon 26-an de februaro. La grandega loko enloĝigos semojn de manĝeblaj plantoj el la tuta mondo. La Ĉefministro Stoltenberg, kune kun la Afrika ekologiistino Wangari Maathai, kiu ricevis la Premion Nobel por Paco, li metis la unuajn semojn en la kelon. La Prezidento de la Eŭropa Komisiono, José Manuel Barroso, kaj amaso da eminentuloj kaj agrikulturaj fakuloj de ĉiuj partoj de la terglobo deponis semojn dum la ceremonio.
|
| Tutmonde |
ITALIO / Organizaĵo pri Nutrado kaj Agrikulturo - 28-an de februaro, 2008.
La direktorino de la Monda Nutro-Programo de la Unuiĝintaj Nacioj, Josette Sheeran, diras, ke nun necesas konsiderinda pligrandigo de nutraĵa asisto pro altiĝantaj prezoj kaj nesufiĉo de mono. Ŝi diras, ke la Monda Nutro-Programo devas ricevi pli da kontribuaĵoj de donacantoj por plenumi la bezonojn de tiuj kiu jam fidas al ĝi. Ŝi diris ankaŭ, ke ĝi devas alfronti kreskantajn postulojn de landoj kiel Afganio, kie homoj aktuale ne plu povas pagi la koston de manĝaĵoj. Manĝaĵoprezoj altiĝis je 40% pasintjare.
|
|
<< Komenco < Antaŭa 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 Sekva > Fino >>
|
| JPAGE_CURRENT_OF_TOTAL |