| Tutmonde |
  USONO - 13-an de marto, 2009.
Se Facebook estus lando, ĝi estus la 6-a lando plej enloĝata en la mondo, tuj malantaŭ Brazilo, kaj antaŭ Rusio. Kun ĝiaj 175 milionoj da uzantoj (inter kiuj pli ol 70 % ekster Usono), Facebook fariĝis en malpli ol kvin jaroj la dua ejo de socia retumado, malantaŭ MySpace. Kaj ĝi nun kalkulas inter la 10 plej rapidaj tutmondaj progresintaj retejoj. Tio estas vera triumfo kiu komenciĝis en 2004, en malgranda studio de Palo Alto en usona Kalifornio, ĝuste meze de la fama Silicon Valley.
|
| Tutmonde |
 NORDA POLUSO - 1-an de marto, 2009.
Brita teamo komencas ellacigan piedvojaĝon al la Norda Poluso por eltrovi kiel rapide la arkta glaciomaro estas degelanta. La fama arkta esploristo Pen Hadow kaj du kunuloj alvenis sur glacian etendaĵon aviadile, 1700 km norde de Kanado hieraŭ sabaton nokte. Dum ilia 1000-kilometra vojaĝo, ili intencas mezuri la dikecon de la glacio. Tio estos la plej detala enketo tia ĉi-sezone, kaj ĝi devus esti kompletigita je la fino de majo.
|
| Tutmonde |
  USONO - 16-an de februaro, 2009.
Tutmonda varmiĝo progresas multe pli rapide ol sciencistoj antaŭe supozis, avertas eminenta usona klimatologo. Laŭ lia opinio, emanaĵoj de forcejaj gasoj, nun venas precipe el evolulandoj kiel Ĉinio kaj Barato. La profesoro Chris Field, kiu instruas ĉe la Universitato Stanford kaj la Scienca Instituto Carnegie, diras, ke la temperaturo estonte estos " multe pli alta, ol sciencistoj prognozis."
|
| Tutmonde |
  ITALIO - 15-an de februaro, 2009.
La plej gravaj industriaj landoj promesis eviti protektismon dum ili batalas la tutmondan ekonomian krizon. Ministroj pri financo ĉe G7-renkontiĝo en Italio diris, ke forlevi malhelpojn al libera komerco igus la malhaŭson eĉ pli malbona. Kelkajn horojn antaŭe, la usona Kongreso aprobis planon pri ekonomia revigliĝo de 787 miliardoj da usonaj dolaroj kiu inkluzivas paragrafon nomata "Aĉetu usonaĵojn".
|
| Tutmonde |
 4-an de februaro, 2009.
Ni ĉiuj scias, ke ni iom post iom detruas la medion pro la grandega kvanto da karbona spuro kiun ni postlasas, tiel estas ja tempo, por ke ni serioze pripensu, kaj ellaboru praktikajn solvojn por rapide mastrumi tian malordon. Ĉe la daŭrigebla flanko de "ekologiaj energioj", ni utiligas sunenergion jam de kelka tempo, sed nunaj sunenergiaj paneloj sur tegmentoj havas siajn proprajn problemojn kiel profesia instalaĵo kaj strukturaj aferoj. La Suna Arbo proponas realisman solvon por strukturaj afliktoj kaj eĉ pli.
|
|
Pli multe da artikoloj...
|
<< Komenco < Antaŭa 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 Sekva > Fino >>
|
| JPAGE_CURRENT_OF_TOTAL |