La kreintoj de la videoludo Super Mario Bros. volas honori doktoron Zamenhof kaj tiucele eldonos novan version de sia plej fama produkto. En ĝi la lokon de Mario prenos Zamenhof, kaj tiun de Luigi okupos...
Esperanto en la Scienca Festivalo en Krakovo
Studentoj el la Scienca Esperanto-Rondo de Jagelona Universitato prezentis Esperanton en la 10-a Scienca Festivalo en Krakovo. Jen la raporto en paĝaro de Pola Esperanto-Junularo.
Aperis la unua dana-esperanta vortaro post 61 jaroj
La lasta dana-Esperanta vortaro aperis en la jaro 1949. Oni nun eldonis novan vortaron, kiu baldaŭ havos elektronikan version
Raporto pri agado de PEJ en lastaj 2 jaroj
Mi invitas Vin konatiĝi kun raporto pri agado de Pola Esperanto-Junularo en jaroj 2008-2010.
Esperanto.com: Etikedoj por blogoj
Aperis nova ebleco. Kiam vi aldonas novan blogaĵon al http://esperanto.com , nun vi povas aldoni "Etikedojn" (supre, sub la titolo). Tio helpos navigi al la legantoj tra variaj temoj de la blogaĵoj.
Hieraŭ vespere, la 15-an de oktobro, la Esperanto-vikipedio atingis 120.000 artikolojn. Nia vikipedio laŭ la nombro de artikoloj nun tenas la 21-an lokon inter la diverslingvaj versioj; la volapukan version oni preterpasis antaŭ kelkaj semajnoj, la 22-an de septembro. La 120.000-a artikolo temas pri Sao Bento do Trairí, eta urbo en norda Brazilo.
Svedan premion ĝenerale karakterizitan kiel "alternativo al la Nobel-Premio" ricevis aktivuloj de la Demokratia Respubliko de Kongo, Aŭstralio kaj Nov-Zelando. René Ngongo, de Greenpeace, estas unu el la ricevintoj de la ĉiujara premio "Right Livelihood Award" por liaj penoj protekti la kongan pluvarbaron. Katarina Hamlin, aŭstralia kuracistino kiu loĝas en Etiopio, estis honorigita por ŝiaj kuracaj esploroj profite de virinoj. La Novzelandano Alyn Ware ricevis la premion por penoj pri atoma senarmiĝo.
Barack Obama deklaris, ke li estas "surprizita kaj profunde humiligita" kiam li eksciis pri la Nobel-premio pri 2009 de li ricevita, malpli ol unu jaron post sia enoficiĝo. Parolante en Vaŝingtono, Obama diris : "mi ne sentas, ke mi meritas esti kune kun tiel multe de la personoj kiuj estis honorigitaj de ĉi tiu premio". La Nobel-Komitato en Oslo, la norvega ĉefurbo, diris, ke la premio agnoskas la provojn de Obama nutri internacian pacon kaj naski mondon sen atomarmiloj.
Marde, la 29-an de septembro, la kosmosondilo Messenger kompletigis sian trian superflugon super Merkuro je distanco de 228 km. Ĉi tiu estos la lasta el la planitaj superflugoj, post ĝia lanĉo en 2004, antaŭ ol la sondilo eniros la orbiton de Merkuro, je 2011.
Norvegio estas la plej bona loko en la mondo por vivi dum Niĝero estas la malplej dezirinda, laŭ jarraporto de la Unuiĝintaj Nacioj. La 182 landoj estis rangitaj laŭ la vivkvalito de iliaj civitanoj. Kriterioj ekzamenas vivesperon, indicojn de legokapablo, la nombron de lernejanoj kaj la stato de la landa ekonomio. Tamen la indekso de homa evoluado de la UN uzis donitaĵojn kolektitaj en 2007, tio estas antaŭ la tutmonda ekonomia krizo.