eventeo feedburner

La mondo en bildoj

www.flickr.com
Reklamrubando
Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo
  • “Zami” rolos en nova versio de Super Mario

    La kreintoj de la videoludo Super Mario Bros. volas honori doktoron Zamenhof kaj tiucele eldonos novan version de sia plej fama produkto. En ĝi la lokon de Mario prenos Zamenhof, kaj tiun de Luigi okupos...

  • Esperanto en la Scienca Festivalo en Krakovo

    Studentoj el la Scienca Esperanto-Rondo de Jagelona Universitato prezentis Esperanton en la 10-a Scienca Festivalo en Krakovo. Jen la raporto en paĝaro de Pola Esperanto-Junularo.

  • Aperis la unua dana-esperanta vortaro post 61 jaroj

    La lasta dana-Esperanta vortaro aperis en la jaro 1949. Oni nun eldonis novan vortaron, kiu baldaŭ havos elektronikan version

  • Raporto pri agado de PEJ en lastaj 2 jaroj

    Mi invitas Vin konatiĝi kun raporto pri agado de Pola Esperanto-Junularo en jaroj 2008-2010.

  • Esperanto.com: Etikedoj por blogoj

    Aperis nova ebleco. Kiam vi aldonas novan blogaĵon al http://esperanto.com , nun vi povas aldoni "Etikedojn" (supre, sub la titolo). Tio helpos navigi al la legantoj tra variaj temoj de la blogaĵoj.

Internacia Atomenergia Organizo en ŝtorma situacio Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 7
MalbonePlej bone 
Tutmonde
02-an de decembro, 2009.

 
La nova estro de la Internacia Atomenergia Organizo (IAEO) pri enoficiĝis lastan mardon, meze de "ŝtormaj" intertraktadoj kun Irano pri ĝia atoma programo. Yukiya Amano, 62-jara japana diplomato, alvenis por sia unua tago kiel Ĝenerala Direktoro ĉe la agentejo de la Unuiĝintaj Nacioj en Vieno.

Li
anstataŭas la egiptan diplomaton Mohamed El Baradei, kiu eksiĝis lundon post 12 jaroj en la posteno. Pasintsemajne Irano anoncis la konstruon de pliaj 10 atomaj instalaĵoj. "La situacio ĉirkaŭ la agentejo estas ŝtorma hodiaŭ," Sro Amano, siatempe japana sendito al la IAEO, deklaris. "Ni alfrontas multajn malfacilajn aferojn kaj defiojn, sed mi volas plejeble klopodi al solvo." Pasintsemajne, la kontrolorganiza 35-membra estraro aprobigis severan rezolucion kontraŭ Irano pri ties polemika atoma programo, kiu la IAEO estis prienketanta dum la lastaj sep jaroj. Teherano plendis, ke la decido estas "ago de ĉikanado" kaj diris, ke ĝi reduktos sian kunlaboron kun la agentejo al minimuma agado.

Sro
Amano laboris kiel japana ambasadoro ĉe la IAEO de aŭgusto 2005 ĝis sia elekto kiel Ĝenerala Direktoro en julio 2009.

Irano
diris, ke ĝi konstruos pliajn 10 laboratoriojn por riĉigi uranion por sia laŭdire civila atoma programo. La ses landoj implikitaj en intertraktadoj kun Irano - Usono, Britio, Francio, Germanio, Ĉinio kaj Rusio - kondamnis la anoncon. Mardon, Ĉinio diris, ke ĝi ne  aprobos embargon kontraŭ Irano kaj male alvokis al intensigo de diplomata klopodo. Okcidentaj potencoj diras siaflanke, ke Irano provas evoluigi atomarmilojn. Irano asertas, ke sia atoma programo havas nur pacan celon.
 
 

Aldoni komenton

La celo de la komentoj estas starigi interŝanĝojn pri artikoloj publikigitaj en Eventeo.

La administrantoj de Eventeo forigos ĉiujn komentojn plurfoje aldonitaj, komentojn kiuj ne rilatas al la temo de la artikolo, aŭ komentojn kun rasisma, kalumnia aŭ insulta enhavo.

La komentoj restas sub la respondeco de iliaj aŭtoroj. Respektu la aliajn uzantojn de la retejo.

Atentu pri la "interretaj troloj". Trolo estas persono kiu poŝtas polemikajn, incitajn, senrilatajn mesaĝojn en enreta komunumo, kiel enreta dissendolisto aŭ babilejo, cele al provoko de aliaj uzantoj en emocia respondo aŭ al interrompo de normala tema diskuto.


Sekureca kodo
Ĝisdatigi