Tutmonde : lasttempaj artikoloj
- Propono por malpermesi internacian komercon de ruĝa tinuso malakceptita
- Plej riĉa homo en la mondo estas meksika
- Dinosaŭrmanĝanta serpento eltrovita
- Islama klerulo publikigas fatvon kontraŭ terorismo
- Stelo manĝas sian planedon !
- Tigro pli antikva specio ol oni antaŭe kredis
- Koloroj de dinosaŭroj rivelitaj...
- 2009, plej malbona jaro por flugkompanioj
- Google festas la Zamenhof-tagon !
- Trinki kafon kaj teon povus malhelpi diabeton
La mondo en bildoj
|
www.flickr.com
|
| Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo |
|
| Milite turmentataj landoj plej koruptataj | ![]() |
![]() |
| Tutmonde |
|
18-an de novembro, 2009.
Milite turmentataj landoj restas la plej koruptataj en la mondo, Transparency International (TI) (Malkaŝemeco Internacia) anoncis. Afganio, Irako kaj Somalio estas la plej malaltarangaj landoj en la ĉiujara tutmonda enketo de TI. Ili estis ĉiuj ĉe la malsupro de la listo ankaŭ pasintjare. "Kiam havendaj institucioj estas malfortaj aŭ malestantaj, korupto rapide disvolviĝas," TI diris.
Nov-Zelando estis la malplej koruptata, kun la gajninto de la pasinta jaro Danio kiel duaviculo kaj Singapuro tria. Ĝi diris, ke ĉi tio estas rezulto de "politika stabileco, delonge establita regularo de konflikto de interesoj kaj solidaj, funkciantaj publikaj institucioj". La demando pri korupto en Afganio estas precipe premanta. Vasta fraŭdo makulis la lastajn balotadojn, dum Usono ankoraŭ estas debatanta ĉu pliigi la nombron de soldatoj tie. Usono ankaŭ falis unu lokon al 19-a en la listo. La organizaĵo diris, ke pritrakto de korupto en la publika sektoro estas eĉ pli prema nun, kiam registaroj tutmondaj elspezas grandegajn kvantojn de publika mono kiel financa helpo al bankoj kaj publikaj institucioj. "Je tempo kiam masiva stimulpakoj, akcelantaj elspezoj de publika mono kaj provoj sekurigi pacon estas efektivigitaj tutmonde, oni nepre identigu kie korupto blokas bonan regadon kaj respondigeblecon," TI diris. La organizo TI ankaŭ bonvenigis agon de la OEKD kaj G20-grupo de plej riĉaj landoj pritrakti impost-oazojn kaj aliajn lokojn kie koruptaj ŝtatoficistoj ofte kaŝas sian monon. "Koruptmono ne devas trovi rifuĝejon," ĝi diris. "La laboro de la OEKD en ĉi tiu loko estas bonvena, sed devas esti pli ambaŭpartiaj traktatoj pri interŝanĝo de informoj por plene fini la sekretecan reĝimon." Vizitu la retejon de Transparency International (anglalingve) |




