eventeo feedburner

La mondo en bildoj

www.flickr.com
Reklamrubando
Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo
  • “Zami” rolos en nova versio de Super Mario

    La kreintoj de la videoludo Super Mario Bros. volas honori doktoron Zamenhof kaj tiucele eldonos novan version de sia plej fama produkto. En ĝi la lokon de Mario prenos Zamenhof, kaj tiun de Luigi okupos...

  • Esperanto en la Scienca Festivalo en Krakovo

    Studentoj el la Scienca Esperanto-Rondo de Jagelona Universitato prezentis Esperanton en la 10-a Scienca Festivalo en Krakovo. Jen la raporto en paĝaro de Pola Esperanto-Junularo.

  • Aperis la unua dana-esperanta vortaro post 61 jaroj

    La lasta dana-Esperanta vortaro aperis en la jaro 1949. Oni nun eldonis novan vortaron, kiu baldaŭ havos elektronikan version

  • Raporto pri agado de PEJ en lastaj 2 jaroj

    Mi invitas Vin konatiĝi kun raporto pri agado de Pola Esperanto-Junularo en jaroj 2008-2010.

  • Esperanto.com: Etikedoj por blogoj

    Aperis nova ebleco. Kiam vi aldonas novan blogaĵon al http://esperanto.com , nun vi povas aldoni "Etikedojn" (supre, sub la titolo). Tio helpos navigi al la legantoj tra variaj temoj de la blogaĵoj.

Socio
Post milito trafas malsanoj Irakon Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 3
MalbonePlej bone 
Mezoriento - Socio
IRAKO - 03-an de decembro, 2009.

 
Pafiloj estas laŭpaŝe eksilentantaj en Irako, kie delikata stabileco alvenas, kaj turnas la atenton al alia murdanto kiu probable de nun trafos Irakanojn  dum multaj jaroj. Ofteco de kanceroj, misformitaj beboj kaj aliaj sanproblemoj ekstreme altiĝis, irakaj respondeculoj diras, kaj multaj suspektas kontaminadon el armiloj uzitaj dum jaroj da milito kaj akompanata de senbrida poluado.
 
Timo pri porka gripo frapas Haĝon Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 4
MalbonePlej bone 
Mezoriento - Socio
SAŬDA ARABIO - 25-an de novembro, 2009.

 
La ĉiujara Islama pilgrimo de Haĝo komenciĝas en Saŭda Arabio, kun pli malalta nombro da partoprenantoj, plejparte pro timoj pri porka gripo. Altranga oficialulo  de la saŭda ministerio pri Sanaferoj deklaris, ke la nombro de internaciaj vizitantoj eble ne estos trafata, sed ja tiu de lokaj pilgrimantoj, kiu probable falos je 40%. Tio estas la unua oficiala agnosko, ke timo de porka gripo povus trafi la Haĝon.
 
Egiptio lanĉas unuan araban domajnnomon Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 3
MalbonePlej bone 
Mezoriento - Socio
EGIPTIO - 17-an de novembro, 2009.

 
Egiptio malfermos la unuan Interretan domajnon en la araba lingvo, la ministro pri komunikadoj anoncis. Tarek Kamel diris, ke la nova domajnonomo estos ". مصر " (.masr) skribita en la araba skribo. Ĝi tradukiĝas kiel ".Egiptio". "Tio estas granda momento por ni... Interreto nun parolas arabe," Sro Kamel diris.
 
Israelanoj favoraj al dialogo kun Hamaso Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 5
MalbonePlej bone 
Mezoriento - Socio
ISRAELO / PALESTINO - 15-an de novembro, 2009.

 
Plejparto de Israelanoj estus favoraj, sub kondiĉoj, al rekta dialogo kun Hamaso, kiu tenas potencon en la Gaza-Strio, rivelas opinisondo eldonita vendredon 13-an de novembro, de la israela gazeto Haaretz. Tiel 57 % de la pridemandatoj estas favoraj al tia dialogo kondiĉe, ke Hamaso "agnoskas Israelon kaj ĉesu terorismajn agojn", kontraŭ 39 % kiuj estas kontraŭ tia dialogo, kaj 4 % kiu ne esprimas opinion.
 
Kuvajtaj virinoj akiras pasportrajton Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 2
MalbonePlej bone 
Mezoriento - Socio
KUVAJTO - 21-an de oktobro, 2009.

Kuvajtaj virinoj povos akiri sian propran pasporton sen la konsento de siaj edzoj, sekve de decido de la landa konstitucia tribunalo. La tribunalo, kies decidoj estas senkontesta, deklaris, ke la antaŭa regulo estis en malobservo de garantioj de libereco kaj seksegaleco en la konstitucio. La decido estis farita, kiam virino plendis pri tio, ke sia edzo malhelpis ŝin iri eksterlanden.
 
<< Komenco < Antaŭa 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 Sekva > Fino >>

JPAGE_CURRENT_OF_TOTAL