La kreintoj de la videoludo Super Mario Bros. volas honori doktoron Zamenhof kaj tiucele eldonos novan version de sia plej fama produkto. En ĝi la lokon de Mario prenos Zamenhof, kaj tiun de Luigi okupos...
Esperanto en la Scienca Festivalo en Krakovo
Studentoj el la Scienca Esperanto-Rondo de Jagelona Universitato prezentis Esperanton en la 10-a Scienca Festivalo en Krakovo. Jen la raporto en paĝaro de Pola Esperanto-Junularo.
Aperis la unua dana-esperanta vortaro post 61 jaroj
La lasta dana-Esperanta vortaro aperis en la jaro 1949. Oni nun eldonis novan vortaron, kiu baldaŭ havos elektronikan version
Raporto pri agado de PEJ en lastaj 2 jaroj
Mi invitas Vin konatiĝi kun raporto pri agado de Pola Esperanto-Junularo en jaroj 2008-2010.
Esperanto.com: Etikedoj por blogoj
Aperis nova ebleco. Kiam vi aldonas novan blogaĵon al http://esperanto.com , nun vi povas aldoni "Etikedojn" (supre, sub la titolo). Tio helpos navigi al la legantoj tra variaj temoj de la blogaĵoj.
Hamaso pafis multoblajn raketojn al Israelo, kelkajn horojn post kiam ses batalantoj mortis en bataloj dum la unua israela trudeniro en la gazaan enklavon ekde junia batalhalto. Israelo diris, ke almenaŭ 20 raketoj estis pafitaj, sed donis neniun detalon pri viktimoj.
Manifestacioj okazis en Irano kiuj markas la 29-an datrevenon de la kapto de la usona ambasadejo en Teherano. La Islama revolucio en 1979 anstataŭis la reĝimon de la Ŝaho subtenatan de Usono kaj instalis regadon de la Ajatolo Ĥomeini. Studentoj sturmis la usonan ambasadejon je la 4-a de novembro 1979 kaj kaptis 52 usonajn ostaĝojn dum 444 tagoj.
Atakoj en la iraka urbo Mosul devigis preskaŭ 1000 Kristanojn, 500 familiojn, forlasi siajn hejmojn en la pasinta semajno, la guberniestro de la norda Ninawa provinco diras. Duraid Mohamed Kaŝmula diris, ke plejparto el ili trovis rifuĝejojn dum la lastaj dudek kvar horoj en lernejoj, preĝejoj, monaĥejoj kaj la hejmoj de parencoj en la norda kaj orienta franĝo de Ninawa.
Tumultoj ekflamis hieraŭ en la etne miksita urbo Akreo, laŭdire ekkaŭzitaj de israela Arabo kiu veturis sian aŭton dum lareligia ferio"Jom Kippur". Dekoj da aŭtoj kaj butikoj estis difektitaj kiam centoj da homoj alstratiĝis, raportas la gazeto Haaretz.
La festado de Eid al-Fitr signifas la finiĝon de la Islama sankta fastmonato de Ramadano. Ĝi okazis lastan mardon en Saŭda Arabio, Libano, Libio kaj Jordanio. Religiaj respondeculoj en Saŭda Arabio, hejmo de la plej gravaj Islamaj sanktejoj, diris, ke la Ramadano finiĝis lundon. Libano kaj Jordanio faris similajn anoncojn.