eventeo feedburner

La mondo en bildoj

www.flickr.com
Reklamrubando
Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo
  • “Zami” rolos en nova versio de Super Mario

    La kreintoj de la videoludo Super Mario Bros. volas honori doktoron Zamenhof kaj tiucele eldonos novan version de sia plej fama produkto. En ĝi la lokon de Mario prenos Zamenhof, kaj tiun de Luigi okupos...

  • Esperanto en la Scienca Festivalo en Krakovo

    Studentoj el la Scienca Esperanto-Rondo de Jagelona Universitato prezentis Esperanton en la 10-a Scienca Festivalo en Krakovo. Jen la raporto en paĝaro de Pola Esperanto-Junularo.

  • Aperis la unua dana-esperanta vortaro post 61 jaroj

    La lasta dana-Esperanta vortaro aperis en la jaro 1949. Oni nun eldonis novan vortaron, kiu baldaŭ havos elektronikan version

  • Raporto pri agado de PEJ en lastaj 2 jaroj

    Mi invitas Vin konatiĝi kun raporto pri agado de Pola Esperanto-Junularo en jaroj 2008-2010.

  • Esperanto.com: Etikedoj por blogoj

    Aperis nova ebleco. Kiam vi aldonas novan blogaĵon al http://esperanto.com , nun vi povas aldoni "Etikedojn" (supre, sub la titolo). Tio helpos navigi al la legantoj tra variaj temoj de la blogaĵoj.

Socio
Arabaj landoj : ĉu malbonkvalita edukado ? Retpoŝtadreso
Mezoriento - Socio

ARABAJ LANDOJ - 5-an de februaro, 2008.

La Monda Banko asertas en ĵusaperinta raporto, ke la kvalito de edukado en la Araba mondo estas malantaŭeniĝanta kompare kun aliaj regionoj kaj bezonas urĝan reformon, por ke ĝi povu pritrakti senlaborecon. En la raporto, bankaj respondeculoj diras, ke la Arabaj ŝtatoj devas meti kiel plej alta prioritato la plibonigadon de la edukosistemoj, ĉar ĝi ĉiam akompanas ekonomian disvolviĝon.

 
Reformo pri kaptuko planigata Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 2
MalbonePlej bone 
Mezoriento - Socio

TURKIO - 30-an de januaro, 2008.

Du gravaj partioj en Turkio prezentas komunan planon al la parlamento, kiu celas faciligi permeson de la Islama kaptuko en la landaj universitatoj. La nun reganta Islamisma AK Partio kaj la naciisma MHP diras, ke estas afero de homaj rajtoj kaj liberecoj. La du partioj havas sufiĉajn sidejojn en parlamento por renversi la konstitucian malpermeson pri kaptukoj.

 
Sep homoj mortigitaj en Bejrutaj perfortoj Retpoŝtadreso
Mezoriento - Socio

LIBANO - 28-an de januaro, 2008.

Sep homoj estis mortigitaj en la Libana ĉefurbo, Bejruto, post manifestacioj kontraŭ elektraj senkurentigoj kiuj finiĝis perforte. Oni pafis al la protestantoj kiam la armeo intervenis por provi bloki vojon. Aktivuloj de la opozicia Ŝijaisma movado estis mortigitaj, ekkaŭzante perfortajn protestojn en kiuj ses pliaj homoj estis mortigitaj, laŭ raportoj. Prisekureca respondeculo diris, ke armitaj homoj komencis pafadi sur trupojn kiam ili provis disrompi la manifestaciojn. Kiam bataladoj disvastiĝis en Bejruto, sporadaj pafadoj estis aŭdataj kaj la flughavena vojo estis intertempe blokita per amasoj da pneŭmatikoj.

 
Turkio malpermesas tabakon en publikaj lokoj PDF Presi Retpoŝtadreso
Mezoriento - Socio

TURKIO - 8-an de januaro, 2008

Post la Italoj, la Francoj aŭ la Irlandanoj, la Turkoj voĉdone elektis leĝon malpermesante la uzon de tabako en tuta serio da publikaj lokoj. “Vera revolucio”, en ĉi tiu lando. La leĝo kiu malpermesas la uzon de la cigaredo en ĉiuj fermataj publikaj lokoj estis aprobita de la Turka Parlamento kaj havos baldaŭ forton de leĝo.

 
<< Komenco < Antaŭa 11 12 Sekva > Fino >>

JPAGE_CURRENT_OF_TOTAL