eventeo feedburner

La mondo en bildoj

www.flickr.com
Reklamrubando
Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo
  • “Zami” rolos en nova versio de Super Mario

    La kreintoj de la videoludo Super Mario Bros. volas honori doktoron Zamenhof kaj tiucele eldonos novan version de sia plej fama produkto. En ĝi la lokon de Mario prenos Zamenhof, kaj tiun de Luigi okupos...

  • Esperanto en la Scienca Festivalo en Krakovo

    Studentoj el la Scienca Esperanto-Rondo de Jagelona Universitato prezentis Esperanton en la 10-a Scienca Festivalo en Krakovo. Jen la raporto en paĝaro de Pola Esperanto-Junularo.

  • Aperis la unua dana-esperanta vortaro post 61 jaroj

    La lasta dana-Esperanta vortaro aperis en la jaro 1949. Oni nun eldonis novan vortaron, kiu baldaŭ havos elektronikan version

  • Raporto pri agado de PEJ en lastaj 2 jaroj

    Mi invitas Vin konatiĝi kun raporto pri agado de Pola Esperanto-Junularo en jaroj 2008-2010.

  • Esperanto.com: Etikedoj por blogoj

    Aperis nova ebleco. Kiam vi aldonas novan blogaĵon al http://esperanto.com , nun vi povas aldoni "Etikedojn" (supre, sub la titolo). Tio helpos navigi al la legantoj tra variaj temoj de la blogaĵoj.

Socio
Viro ne havu ses edzinojn ! Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 2
MalbonePlej bone 
Mezoriento - Socio

SAŬDA ARABIO - 3-an de aŭgusto, 2008.

Membro de la saŭdaraba religia polico estas akuzita pri tio, ke li havas ses edzinojn samtempe, tio estas du pli ol permesate de la religiaj leĝoj, raportoj diras. La 56-jara policano estas detenata en la sudokcidenta provinco Ĝizan, laŭ la saŭdaraba ĵurnalo al-Watan.

 
Serio da mortigaj atencoj frapas Irakon Retpoŝtadreso
Mezoriento - Socio

IRAKO - 28-an de julio, 2008.

Almenaŭ 55 personoj pereis hodiaŭ pro sinsekvo de atencoj kiuj frapis Irakon. La atencoj frapis la irakan ĉefurbon dum religia ceremonio kaj ankaŭ la nordan urbon Kirkuk dum kurdaj manifestacioj. Almenaŭ 28 personoj estis mortigitaj kaj 92 aliaj vunditaj en tri suicidaj atencoj faritaj de virinoj en Bagdado. La atencoj ne estis ĝis nun postulataj. Sed estas sciate, ke la Islama movado Al-Kaida ĉiam pli ofte varbas virinojn por elfari memmortigajn atencojn, ĉar ili evitas pli facile la sekurecajn kontrolojn ol viroj.

 
Reĝo de Arabio parolas pri toleremo Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 1
MalbonePlej bone 
Mezoriento - Socio

SAŬDA ARABIO - 5-an de junio, 2008.

La monarĥo de Saŭda Arabio alvokis al Islamanoj paroli unuvoĉe kaj prepariĝi por interreligia dialogo kun la Juda kaj Kristana mondoj. La Reĝo Abdullah parolis ĉe tritaga konferenco en Mekko, kiun ĉeestis centojn de Islamaj delegitoj el 50 landoj. La reĝo, kies lando estas plejparte Sunaisma Islama, diris, ke ekstremistoj ekspluatas la tolereman naturon de Islamo.

 
Facebook iĝas spaco de libereco Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 3
MalbonePlej bone 
Mezoriento - Socio

EGIPTIO - 12-an de majo, 2008.

Flirtadi inter junaj personoj ne estas la nura kialo de la sukceso de Facebook en la Arabaj landoj : en tiu sociiga retejo, virtualaj grupoj kiel "Free Egypt" (Libera Egiptio) konsistigas lokon de interŝanĝo por la aktivuloj de homaj rajtoj. Arestita 15 tagojn antaŭe, la kreinto de forumo kiu alvokis al protestado kontraŭ altaj prezoj en Egiptio estis liberigita de prizono je la 23-a de aprilo. Ene de kelkaj semajnoj, 64 000 personoj aliĝis en tiun grupon. Antaŭ unu jaro, Facebook devis silentigi grupon okupiĝante pri defendo de samseksemaj rajtoj, post la postulo de la Egipta kaj Saŭda registaroj...

 
Volupta kantistino provokas Golfan ŝtormon ! Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 13
MalbonePlej bone 
Mezoriento - Socio

LIBANO / BAREJNO - 1-an de majo, 2008.

Voluptema Libana kantistino provokas vortbatalon en Barejno, kie ŝi devas unuafoje prezentiĝi por spektaklo. Ĉiuj membroj krom unu en la parlamento regata de Islamisma plimulto de tiu malgranda Araba reĝlando aprobis iniciaton kiu instigas la registaron malpermesi la spektaklon de Haifa Wehbe.

 
<< Komenco < Antaŭa 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 Sekva > Fino >>

JPAGE_CURRENT_OF_TOTAL