| Mezoriento - Socio |
  EGIPTIO - 10-an de decembro, 2008.
La egipta pinta Islama kleriko estas submetata al postuloj, ke li tuj eksiĝu, de politikistoj kaj ĵurnalistoj pro tio, ke li manpremis kun la israela prezidento Shimon Peres. Kritiko estas konstante kreskanta ekde la ĵurnaloj komencis montri fotojn de Ŝejko Mohammad Sayyid Tantawi kiam li salutis Sron Peres. La du viroj renkontiĝis ĉe la Interreligia Konferenco de la Unuiĝintaj Nacioj en Nov-Jorko en novembro.
|
|
| Mezoriento - Socio |
  SAŬDA ARABIO - 6-an de decembro, 2008.
Saŭda Arabio prepariĝas por rekorda nombro de vizitantoj ĉe la ĉiujara pilgrimo de Haĝo. Pli ol 100 000 sekurecaj gardistoj estas deplojitaj por kontroli la tri milionojn da homoj atenditaj en la urbo Mekko, kiam la Islama pilgrimo ekkomenciĝas tiun sabaton. Laŭ ĵurnalsitoj ĉeestantoj, homoj faras lastminutajn provojn por eniri la urbon antaŭ ol la ceremonio komencas. La respondeculoj provis konfirmi jenan deklaron "sen permesilo, neniu Haĝo" por regi la nombron de homoj en Mekko kaj malhelpi tra grandajn amasojn.
|
| Mezoriento - Socio |
  PALESTINO - 4-an de decembro, 2008.
Grenadpafoj aŭdiĝis en la cisjordania urbo Hebron kiam israelaj fortoj ensturmis disputatan konstruaĵon por forigi Judajn kolonianojn post tagoj da bataloj kun Palestinanoj. Fajregoj brulas trans la urbo kaj atestantoj diris, ke la kolonianoj metis ekflamigis palestinajn hejmojn. Palestinaj sukuristoj diris, ke al du Palestinanoj pafis israelaj kolonianoj. Siaflanke, la israela armeo deklaris la tutan regionon de Hebron "fermata militista zono" hodiaŭ vespere, kaj baras eniron al neloĝantoj.
|
| Mezoriento - Socio |
  ISRAELO - 10-an de novembro, 2008.
Israela polico devis restarigi ordon ĉe un el la plej sanktaj Kristanaj ejoj post kiam amasa interbatiĝo ekflamis inter monaĥoj en la Malnova Urbo de Jerusalemo. Batalado erupciis inter Grekortodoksaj kaj Armenaj monaĥoj ĉe la Preĝejo de la Sankta Tombo, la tradicia ejo de Krista krucumado. Du monaĥoj de ĉiu flanko estis detenataj kiam dekoj da preĝantoj komencis pied- kaj pugnobati ĉe la sanktejo, diris la polico.
|
| Mezoriento - Socio |
 ISRAELO /  PALESTINO - 7-an de novembro, 2008.
Centoj de israelaj Araboj kaj Palestinanoj okazigis manifestacion ĉe la Islama tombejo de Mamilla en centra Jerusalemo ĵaŭdon, proteste kontraŭ decido de la Supera Tribunalo permesi la konstruon de la Muzeo pri Toleremo proksime de ĝi. Je la 29-a de oktobro, post longdaŭra jura batalo, la Supera Tribunalo malakceptis peton de la Kompanio por Evoluado de Sanktaj Islamaj Valoraĵoj Al-Aqsa kontraŭ la konstruo de la muzeo.
|
|
|
Pli multe da artikoloj...
|
<< Komenco < Antaŭa 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 Sekva > Fino >>
|
| JPAGE_CURRENT_OF_TOTAL |