eventeo feedburner

La mondo en bildoj

www.flickr.com
Reklamrubando
Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo
  • “Zami” rolos en nova versio de Super Mario

    La kreintoj de la videoludo Super Mario Bros. volas honori doktoron Zamenhof kaj tiucele eldonos novan version de sia plej fama produkto. En ĝi la lokon de Mario prenos Zamenhof, kaj tiun de Luigi okupos...

  • Esperanto en la Scienca Festivalo en Krakovo

    Studentoj el la Scienca Esperanto-Rondo de Jagelona Universitato prezentis Esperanton en la 10-a Scienca Festivalo en Krakovo. Jen la raporto en paĝaro de Pola Esperanto-Junularo.

  • Aperis la unua dana-esperanta vortaro post 61 jaroj

    La lasta dana-Esperanta vortaro aperis en la jaro 1949. Oni nun eldonis novan vortaron, kiu baldaŭ havos elektronikan version

  • Raporto pri agado de PEJ en lastaj 2 jaroj

    Mi invitas Vin konatiĝi kun raporto pri agado de Pola Esperanto-Junularo en jaroj 2008-2010.

  • Esperanto.com: Etikedoj por blogoj

    Aperis nova ebleco. Kiam vi aldonas novan blogaĵon al http://esperanto.com , nun vi povas aldoni "Etikedojn" (supre, sub la titolo). Tio helpos navigi al la legantoj tra variaj temoj de la blogaĵoj.

Socio
La Papo vizitas Israelon kaj Palestinon Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 2
MalbonePlej bone 
Mezoriento - Socio
ISRAELO / PALESTINO / VATIKANO - 13-an de majo, 2009.

La Papo Benedikto la 16-a donis sian subtenon al la rajto de Palestinanoj je propra hejmlando, dum li daŭrigas sian travojaĝon de Mezoriento en Cisjordanio. Parolante ĉe sia alveno en Betlehemo, la Papo alvokis al justa kaj daŭranta paco en la regiono. Li alvokis al Palestinanoj ne sin turni al perforto kaj terorismo. Li okazigis grandan di-servon en la urbo, kiun oni kredas estis la naskiĝloko de Jesuo Kristo.
 
Papo Benedikto ekvizitas Mezorienton Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 2
MalbonePlej bone 
Mezoriento - Socio
JORDANIO / VATIKANO - 9-an de majo, 2009.

La Papo Benedikto la 16-a ekkomencis longan travojaĝon en Mezoriento, kie li devas viziti Jordanion, Israelon kaj Palestinon. Ĉe la dua tago de sia vojaĝo en Jordanio, li alvokis al interreligia repacigo, dirante, ke religio devus esti forto por unueco, ne divido. Dum la parolado en la moskeo al-Hussein en la jordana ĉefurbo, Amman, tiun sabaton, li diris, ke manipulado de religio estas la vera radiko de dividoj.
 
Edziĝo de saŭda knabino nuligita Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 6
MalbonePlej bone 
Mezoriento - Socio
 SAŬDA ARABIO - 1-an de majo, 2009.
Raportoj en la amaskomunikilaro anoncas, ke aranĝita geedziĝo inter saŭda fraŭlino ok-jara kaj viro 50-jara estas nuligita, en kazo kiu kaŭzis tutmondan kritikon. La saŭda gazeto "Saudi Gazette" diras, ke la eksedziĝo estis interkonsentita inter la du partioj ekster tribunalo, post kiam juĝisto malakceptis du provojn asigni la fraŭlinon al eksedziĝo.
 
Etendiĝo de kolonioj en Orienta Jerusalemo Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 2
MalbonePlej bone 
Mezoriento - Socio
ISRAELO /   PALESTINO - 28-an de aprilo, 2009.

Komenciĝas la konstruo de proksimume 60 novaj hejmoj en Juda kolonio en Orienta Jerusalemo, la israela kampanjanta grupo "Peace Now" (Pacon Hodiaŭ) diras. La laboroj, en la kolonio de Orienta Talpiot, celas estigi zonon ĉirkaŭ Orienta Jerusalemo, kiu distranĉus ĝin de la cetera Cisjordanio, la grupo diras.
 
Polemika erotika revuo ekaperas en Mezoriento Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 12
MalbonePlej bone 
Mezoriento - Socio
LIBANO - 25-an de aprilo, 2009.

Joumana Haddad kreis novan revuon kiu temas tre libere pri sekseco. La unua en la islama mondo. Sinjorino Haddad jam ne plu veturas per sia propra aŭto. Nenia snobado en tio, sed sekureca kialo. La 38-jaraĝa Joumana Haddad scias, ke ŝi riskas sian vivon. Ĉi tiu libana poetino ĵus faris ion kvazaŭ neeblan kaj eklanĉis antaŭ tri monatoj la unuan revuon de Mezoriento kun erotika enhavo.
 
<< Komenco < Antaŭa 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 Sekva > Fino >>

JPAGE_CURRENT_OF_TOTAL