eventeo feedburner

La mondo en bildoj

www.flickr.com
Reklamrubando
Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo
  • “Zami” rolos en nova versio de Super Mario

    La kreintoj de la videoludo Super Mario Bros. volas honori doktoron Zamenhof kaj tiucele eldonos novan version de sia plej fama produkto. En ĝi la lokon de Mario prenos Zamenhof, kaj tiun de Luigi okupos...

  • Esperanto en la Scienca Festivalo en Krakovo

    Studentoj el la Scienca Esperanto-Rondo de Jagelona Universitato prezentis Esperanton en la 10-a Scienca Festivalo en Krakovo. Jen la raporto en paĝaro de Pola Esperanto-Junularo.

  • Aperis la unua dana-esperanta vortaro post 61 jaroj

    La lasta dana-Esperanta vortaro aperis en la jaro 1949. Oni nun eldonis novan vortaron, kiu baldaŭ havos elektronikan version

  • Raporto pri agado de PEJ en lastaj 2 jaroj

    Mi invitas Vin konatiĝi kun raporto pri agado de Pola Esperanto-Junularo en jaroj 2008-2010.

  • Esperanto.com: Etikedoj por blogoj

    Aperis nova ebleco. Kiam vi aldonas novan blogaĵon al http://esperanto.com , nun vi povas aldoni "Etikedojn" (supre, sub la titolo). Tio helpos navigi al la legantoj tra variaj temoj de la blogaĵoj.

Socio
Scienca centro inaŭguriĝas en Saŭda Arabio Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 2
MalbonePlej bone 
Mezoriento - Socio
SAŬDA ARABIO - 08-an de oktobro, 2009.


Multmiliarddolara universitato malfermiĝis en Saŭda Arabio, tiel provante ebligi, ke la lando efike konkursu en scienco kaj teknologio internacie. La "Universitato Reĝo Abdullah de Scienco kaj Teknologio" apud Ĝido prezentas sin kiel unu el plej bonaj en la mondo dank'al siaj plej rapidaj superkomputiloj. Saŭdaj respondeculoj esperas, ke la centro helpos modernigi la reĝlandan profunde konservativan socion.
 
Oponantoj volas omaĝi mortintojn Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 2
MalbonePlej bone 
Mezoriento - Socio
IRANO - 26-an de julio, 2009.

La gvidantoj de opoziciaj movadoj en Irano Mir Hossein Moussavi kaj Mehdi Karoubi petis la oficialan permeson por ceremonio en omaĝo al la manifestaciantoj mortintaj dum la protestoj kiuj sekvis la reelektiĝon de Mahmud Ahmadineĵad, atentigis dimanĉon la irana agentejo Isna. "Ni informas vin, ke ni volas organizi ceremonion en la Granda Mossala (preĝloko) de Teherano por la kvardeka tago post la malfeliĉaj eventoj kiuj vidis multajn el niaj samlandanoj morti", ili skribas en letero al la ministro de Internaj Aferoj.
 
Streĉa etoso antaŭ prezidentaj balotadoj Presi Retpoŝtadreso
Mezoriento - Socio
IRANO - 7-an de junio, 2009.

Subtenantoj kaj oponantoj de Mahmud Ahmadineĵad, la irana prezidento, interbatalis en Teherano post kiam ili spektis televidan pribalotan debaton. Aŭtoj estis incendiitaj kaj perforto ekflamis malfrue sabaton en la kvadrato de Sarv en nordokcidenta Teherano kiel indiko de altiĝanta streĉiteco en la tempo tuj antaŭ la balotado.
 
Facebook malpermesita antaŭ prezidentelektoj Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 5
MalbonePlej bone 
Mezoriento - Socio
IRANO - 23-an de majo, 2009.

La retejo Facebook estis malpermesita de iranaj respondeculoj, kelkajn tagojn antaŭ la prezidentelekto, laŭ la novaĵagentejo Ilna, subtenata de reformistoj. "Laŭ certaj retumantoj, ĝi estis malpermesita ĉar la subtenantoj de la kandidato Mir Hossein Moussavi, sukcese uzas la retejon Facebook por pli efike prezenti la opiniojn de la kandidato", asertas la agentejo.
 
Laboristoj ekspluatataj en Abu-Dabio Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 2
MalbonePlej bone 
Mezoriento - Socio
UNUIĜINTAJ ARABAJ EMIRLANDOJ - 20-an de majo, 2009.

Miloj da enmigrintaj laboristoj konstruas grandan insulon en Abu-Dabio kaj devas alfronti ekspluaton kaj fitrakton, la organizaĵo Human Rights Watch (HRW)diras. Ĝi diras, ke laboristoj sur la insulo Saadiyat, kiu havos Guggenheim muzeon kaj filion de la franca muzeo Louvre, laboras ĉe kondiĉoj kiel sklavoj.
 
<< Komenco < Antaŭa 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 Sekva > Fino >>

JPAGE_CURRENT_OF_TOTAL