| Mezoriento - Socio |
  IRAKO - 23-an de aprilo, 2009.
Almenaŭ 48 homoj, inter ili iranaj pilgrimantoj, mortis kiam memmortiga atenculo eksplodigis sian bombon en restoracio en la nordorienta urbo Bakuba, respondeculoj diras. En Bagdado, memmortiga atenculo mortigis almenaŭ 28 homojn, detonaciante la zonon de eksplodaĵoj kiun li surhavis, dum polico distribuis helpon al amaso de senhejmaj familioj.
|
|
| Mezoriento - Socio |
  ISRAELO - 22-an de aprilo, 2009.
La eksonado de sirenoj alvokis al tuta Israelo resti senmova hieraŭ mardon matene dum du-minuta silento por memori la viktimojn de la Holokaŭsto. Ĉe memoriga ceremonio la ĉefministro Netanjahu diris, ke neantoj de la Holokaŭsto neniam povos fari alian Holokaŭston de la juda popolo. Ses milionoj da Judoj estis murditaj en la Nazia Holokaŭsto depost 1942.
|
| Mezoriento - Socio |
  AFGANIO /  IRANO - 17-an de aprilo, 2009.
En usona ricevo-tendo sur la afgana-irana landlimo, ok viroj kaj juna knabo sidas kaj trinkas teon ĉe blanka plasta tablo. La grupo de Afganoj estis ŝtopita en rapida veturilo sur la vojo al la irana ĉefurbo, Teherano, kiam ili trafis akcidenton kiam ili volis eviti alirantan veturilon. Nowrous Haji Yakous, 22-jaraĝa, rakontas " unu el miaj gepatroj estis mortigita en la akcidento."
|
| Mezoriento - Socio |
  ISRAELO - 24-an de marto, 2009.
Lastan ĵaŭdon, la ĉiutaga israela gazeto Haaretz eldonis artikolon kun raportoj faritaj de militistoj de la Hebrea Ŝtato postr la konflikto en la palestina teritorio. Multaj palestinaj rakontoj pri la israelaj perfortaj agoj dum la lastatempa operaco en Gazao estas, unuafoje, konfirmitaj de tiuj de israelaj militistoj.
|
| Mezoriento - Socio |
  IRAKO - 11-an de marto, 2009.
Almenaŭ 33 homoj mortis en suicida bombatenco ĉe vendoplaco okcidente de la iraka ĉefurbo Bagdado, respondeculoj anoncis. La eksplodo okazinta mardon ŝajne celis grupon de tribestroj kaj sekurecaj respondeculoj kiuj troviĝis en homplena bazaro en Abu Ghraib kiel parto de peno al nacia repacigo.
|
|
|
Pli multe da artikoloj...
|
<< Komenco < Antaŭa 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 Sekva > Fino >>
|
| JPAGE_CURRENT_OF_TOTAL |