eventeo feedburner

La mondo en bildoj

www.flickr.com
Reklamrubando
Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo
  • “Zami” rolos en nova versio de Super Mario

    La kreintoj de la videoludo Super Mario Bros. volas honori doktoron Zamenhof kaj tiucele eldonos novan version de sia plej fama produkto. En ĝi la lokon de Mario prenos Zamenhof, kaj tiun de Luigi okupos...

  • Esperanto en la Scienca Festivalo en Krakovo

    Studentoj el la Scienca Esperanto-Rondo de Jagelona Universitato prezentis Esperanton en la 10-a Scienca Festivalo en Krakovo. Jen la raporto en paĝaro de Pola Esperanto-Junularo.

  • Aperis la unua dana-esperanta vortaro post 61 jaroj

    La lasta dana-Esperanta vortaro aperis en la jaro 1949. Oni nun eldonis novan vortaron, kiu baldaŭ havos elektronikan version

  • Raporto pri agado de PEJ en lastaj 2 jaroj

    Mi invitas Vin konatiĝi kun raporto pri agado de Pola Esperanto-Junularo en jaroj 2008-2010.

  • Esperanto.com: Etikedoj por blogoj

    Aperis nova ebleco. Kiam vi aldonas novan blogaĵon al http://esperanto.com , nun vi povas aldoni "Etikedojn" (supre, sub la titolo). Tio helpos navigi al la legantoj tra variaj temoj de la blogaĵoj.

Socio
Forkaptitoj liberigitaj Retpoŝtadreso
Mezoriento - Socio

EGIPTIO - 30-an de septembro, 2008.

Grupo de okcidentaj turistoj kaj iliaj egiptaj gvidantoj, kiuj estis forkaptitaj antaŭ 10 tagoj de armitaj viroj, estis liberigitaj. La 11 ostaĝoj, kvin Italoj, kvin Germanoj kaj unu Rumano, kaj la ok gvidantoj estas laŭdire bonsanaj.
 
Egiptio malfermas transirejon al Gaza-Strio Retpoŝtadreso
Mezoriento - Socio

EGIPTIO - PALESTINO - 20-an de septembro, 2008.

Palestinaj respondeculoj en Gazao diras, ke la transirejo de Rafah kun Egiptio malfermiĝas dum du tagoj por lasi studentojn, pilgrimantojn kaj kuracistojn eniri kaj eliri. La landlimo plejparte restis fermita de Egiptio ekde zelotoj de Hamaso ekkaptis la regon de la teritorio en junio 2005.
 
Cenzuro pliseveriĝas en Egiptio Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 2
MalbonePlej bone 
Mezoriento - Socio

EGIPTIO - 15-an de septembro, 2008.

La egipta parlamento esploros novan leĝproponon pri elsendaĵoj en novembro ĉi-jare. Tio kreskigas zorgojn por ĵurnalistoj kaj gazetaraj grupoj kiuj kampanjas por rajtoj enlande kaj eksterlande. Ĵurnalistoj jam laboras sub severa minaco de la registaro, pro alta nivelo de cenzuro. Kelkaj egiptaj televidfirmaoj kiuj kunlaboras kun fremdaj satelitaj televidstacioj jam estis cenzuritaj ĉi tiun jaron, Reporteroj Sen Limoj (RSF) raportas.
 
Saŭda juĝisto kondamnas "malmoralajn televidprogramojn" Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 3
MalbonePlej bone 
Mezoriento - Socio

SAŬDA ARABIO - 14-an de septembro, 2008.

La plej altranga juĝisto en Saŭda Arabio anoncis, ke estas permeseble mortigi la posedantojn de satelitaj televidkanaloj kiuj elsendas malmoralajn programojn. Ŝejko Salih Ibn al-Luhajdan diris, ke iuj "malbonaj" distraj programoj elsendataj de la televidkanaloj promocias diboĉon.
 
Israela premgrupo kritikas vastigon de kolonioj Retpoŝtadreso
Mezoriento - Socio


ISRAELO / PALESTINO - 11-an de septembro, 2008.

Israelo aneksis milojn da hektaroj de cisjordania lando apud la baro kiun ĝi konstruas, laŭ israela grupo de kampanjantoj por homaj rajtoj. La grupo B'Tselem diras, en raporto publikigita je la 11-a de septembro, ke la pravigo por preni tiun landopecon estas, ke tio necesas por protekti israelajn koloniojn.
 
<< Komenco < Antaŭa 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 Sekva > Fino >>

JPAGE_CURRENT_OF_TOTAL