| Mezoriento - Socio |
  IRAKO - 27-an de februaro, 2009.
Dum la malnovaj malbonaj tagoj de sklaveco en Usono, ekzistis la "Subtera Fervojo" - sekreta reto de sekretaj vojoj kaj sekuraj domoj - kiuj sendis milojn da sudaj sklavoj al libereco en la nordo. Hodiaŭ, 200 jarojn poste en Irako, moderna versio de la subtera fervojo savas la vivon de gejoj kiuj fuĝas Islamismajn mortoskadrojn.
|
|
| Mezoriento - Socio |
  BAREJNO - 31-an de januaro, 2009.
La polico pafis larmigan gason al tumultantoj en Barejno post kiam tiuj brulis pneŭojn kaj rubujojn, kaj ĵetis ŝtonojn, kaŭzante ŝtopiĝojn ekster la ĉefurbo Manamo. La tumultoj daŭris por la dua tago mardon, kaj kelkaj homoj vundiĝis, sed la polico ne volis doni precizan nombron de vunditoj.
|
| Mezoriento - Socio |
  PALESTINO - 20-an de januaro, 2009.
Palestinanoj kiuj revenas al siaj hejmkvartaloj komencas eltrovi la veran vastecon de detruoj lasitaj de la israela 22-taga ofensivo sur la Gaza-Strio. Sed dum Gazaanoj pririgardas la damaĝon kaj atendas helpon, malfirmaj batalhaltoj deklaritaj aparte de Israelo kaj palestinaj batalantoj ankoraŭ validas tiun mardon. Ban Ki-moon, la UN-Ĝenerala Sekretario, transiras de Israelo al Gazao hodiaŭ por tio, kio proparolanto karakterizis kiel vizito esprimanta solidarecon kun la palestina sufero.
|
| Mezoriento - Socio |
  SAŬDA ARABIO - 24-an de decembro, 2008.
Saŭdarabia kampanjo kontraŭ la fitrakto de hejmaj laboristoj en la lando instigis gravan polemikon. Estas proksimume 1,5 milionoj da fremdaj hejmaj laboristoj en Saŭda Arabio. Multaj plendas pri fitrakto. Kritikantoj diras, ke la reklamoj misprezentas la saŭdan socion. Kampanjantoj por rajtoj diras, ke fitrakto de tiuj personoj oftas, kaj agnoskas, ke la kampanjo estas nur unua paŝo al solvo de la problemo.
|
| Mezoriento - Socio |
  SAŬDA ARABIO - 21-an de decembro, 2008.
Dum viro povas repudii sian edzinon tuj, virinoj devas atendi jarojn kaj kompensi la edzon por esti liberaj. Jen raporto publikigita en la saŭda versio de la ĵurnalo Al-Hayat.
Laŭ registara studo, la indico de eksedziĝoj en Saŭda Arabio "timige" pliiĝas. Iuj taksas, ke 40 % de la paroj disiĝas antaŭ la kvina jaro da kunvivo. Kaj tio ne pliboniĝos kun la ekonomia krizo. Tion antaŭvidas sociologoj de la universitato de Ĝeddah, emfazante rilatojn inter financaj malfacilaĵoj kaj geedzaj problemoj.
|
|
|
Pli multe da artikoloj...
|
<< Komenco < Antaŭa 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 Sekva > Fino >>
|
| JPAGE_CURRENT_OF_TOTAL |