| Mezoriento - Socio |
  ISRAELO /  PALESTINO - 15-an de novembro, 2009.
Plejparto de Israelanoj estus favoraj, sub kondiĉoj, al rekta dialogo kun Hamaso, kiu tenas potencon en la Gaza-Strio, rivelas opinisondo eldonita vendredon 13-an de novembro, de la israela gazeto Haaretz. Tiel 57 % de la pridemandatoj estas favoraj al tia dialogo kondiĉe, ke Hamaso "agnoskas Israelon kaj ĉesu terorismajn agojn", kontraŭ 39 % kiuj estas kontra ŭ tia dialogo, kaj 4 % kiu ne esprimas opinion.
Ĉi tiu opinisondo estis eldonita post kiam la vicestro de la centrisma partio Kadima (nun en la opozicio), la iama ministro pri Defendo Shaul Mofaz, relanĉis la ideon pri intertraktadoj ĉi tiun semajnon kun Hamaso, se la Islama movado akceptas la kondiĉojn de la tielnomata Kvarteto.
La Kvarteto por Proksima Oriento (Usono, Eŭropa Unio, Rusio kaj UN), postulas de Hamaso, ke ĝi fariĝu laŭleĝa interparolanto, ke ĝi "malakceptu perforton, agnosku Israelon kaj engaĝiĝu en la respekto de interkonsentoj" subskribitaj de la Palestina Aŭtoritato. Sed tion la movado ĉiam rifuzis. Venkinto en palestinaj balotadoj de 2006, Hamaso prenis la regon de la Gaza-Strio en junio 2007, kaj tiam dispelis siajn rivalojn de la movado Fatah, post dek ok monatoj de malfacila kunekzistado.
Fine de 2008, la israela armeo lan ĉis detruan ofensivon kontraŭ la Gaza-Strio, kiu celis ĉesigi la pafadon de raketoj kontraŭ Israelo, kaj kiu ka ŭzis la morton de 1400 Palestinanoj, el kiuj plimulto de civiluloj, kaj 13 Israelanoj.
|