eventeo feedburner

La mondo en bildoj

www.flickr.com
Reklamrubando
Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo
  • “Zami” rolos en nova versio de Super Mario

    La kreintoj de la videoludo Super Mario Bros. volas honori doktoron Zamenhof kaj tiucele eldonos novan version de sia plej fama produkto. En ĝi la lokon de Mario prenos Zamenhof, kaj tiun de Luigi okupos...

  • Esperanto en la Scienca Festivalo en Krakovo

    Studentoj el la Scienca Esperanto-Rondo de Jagelona Universitato prezentis Esperanton en la 10-a Scienca Festivalo en Krakovo. Jen la raporto en paĝaro de Pola Esperanto-Junularo.

  • Aperis la unua dana-esperanta vortaro post 61 jaroj

    La lasta dana-Esperanta vortaro aperis en la jaro 1949. Oni nun eldonis novan vortaron, kiu baldaŭ havos elektronikan version

  • Raporto pri agado de PEJ en lastaj 2 jaroj

    Mi invitas Vin konatiĝi kun raporto pri agado de Pola Esperanto-Junularo en jaroj 2008-2010.

  • Esperanto.com: Etikedoj por blogoj

    Aperis nova ebleco. Kiam vi aldonas novan blogaĵon al http://esperanto.com , nun vi povas aldoni "Etikedojn" (supre, sub la titolo). Tio helpos navigi al la legantoj tra variaj temoj de la blogaĵoj.

Egiptio lanĉas unuan araban domajnnomon Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 3
MalbonePlej bone 
Mezoriento - Socio
EGIPTIO - 17-an de novembro, 2009.

 
Egiptio malfermos la unuan Interretan domajnon en la araba lingvo, la ministro pri komunikadoj anoncis. Tarek Kamel diris, ke la nova domajnonomo estos ". مصر " (.masr) skribita en la araba skribo. Ĝi tradukiĝas kiel ".Egiptio". "Tio estas granda momento por ni... Interreto nun parolas arabe," Sro Kamel diris.

Pasintmonate
, la Interreta reguligisto Icann decidis permesi nelatinajn retadresojn. Domajnnomojn de nun oni povas skribi en la araba, ĉina kaj aliaj skriboj. Sro Kamel, kiu parolis je la komenco de la Forumo pri Direktado de  Interreto (angle IGF) en la egipta feriejo de Ŝarm el-Ŝejĥ, diris, ke formala anonco estis farita hieraŭ.

Registriĝo
por adresoj kun ". مصر" (.masr) komenciĝas je noktomezo (22:00 UT), li diris. Li aldonis, ke la nova domajno "proponos novan vojon por novaj aferoj, investo kaj kresko de la arabaparolanta mondo". Egiptio aktuale havas 15 milionojn da retumantoj el totala loĝantaro de 80 milionoj. Sed internaciaj grupoj de kampanjantoj por rajtoj avertis pri peza registara cenzuro en la lando, kaj kelkaj blogantoj kaj politikaj disidentoj estis arestitaj pro "sekurecaj kialoj".

Dimanĉon
la organizo "Reporteroj Sen Limoj" kritikis la elekton de Egiptio kiel kunvenejon por la IGF. Laŭ la grupo, estas "mirige", ke registaro publike malamika al retumantoj ricevas la respondecon organizi tian kunvenon. La forumon, starigita de la UN,  ĉeestas pli ol 1000 partoprenantoj inter kiuj estas ministroj, komercistoj...

Ankaŭ legu :
 
 

Aldoni komenton

La celo de la komentoj estas starigi interŝanĝojn pri artikoloj publikigitaj en Eventeo.

La administrantoj de Eventeo forigos ĉiujn komentojn plurfoje aldonitaj, komentojn kiuj ne rilatas al la temo de la artikolo, aŭ komentojn kun rasisma, kalumnia aŭ insulta enhavo.

La komentoj restas sub la respondeco de iliaj aŭtoroj. Respektu la aliajn uzantojn de la retejo.

Atentu pri la "interretaj troloj". Trolo estas persono kiu poŝtas polemikajn, incitajn, senrilatajn mesaĝojn en enreta komunumo, kiel enreta dissendolisto aŭ babilejo, cele al provoko de aliaj uzantoj en emocia respondo aŭ al interrompo de normala tema diskuto.


Sekureca kodo
Ĝisdatigi