| Azio - Politiko |
  INDONEZIO - 20-an de oktobro, 2009.
Susilo Bambang Yudhoyono faras sian ĵuron de enoficiĝo por dua kvinjara mandato kiel prezidento de Indonezio, kiu estas la plej dense loĝata Islama lando en la mondo. Sro Yudhoyono gajnis ĉe la balotejoj en julio, parte pro tio, ke li fortigis la restriktojn kontraŭ korupto. Sub li, la kontraŭkorupta agentejo fariĝis potenca ŝtata organizo. Sed korespondantoj diras, ke li hodiaŭ alfrontas aliajn defiojn, inter kiuj estas terorismo, la sekvo de septembra tertremo en Sumatro kaj alta senlaboreco.
|
|
| Azio - Politiko |
  AFGANIO - 20-an de oktobro, 2009.
Hamid Karzai, ĝisnuna afgana prezidento, alfrontos eliminan konkurson en la voĉdono ĉar la balotada kontrolorganizo rekomendis, ke miloj da balotoj ŝajne metitaj favore al li estu forigitaj, diplomatiaj fontoj diris. La Komisiono pri Balotadaj Plendoj (KBP) eldonis la konkludojn de sia longe atendita enketo pri voĉdonfraŭdo en afganaj balotadoj hieraŭ lundon.
|
| Azio - Politiko |
  AFGANIO - 13-an de oktobro, 2009.
La afgana prezidento Hamid Karzai esprimas siajn zorgojn pri la enketo en balotaj fraŭdoj en Afganio. En intervjuo en usona televido, Sro Karzai diris, ke la eksiĝo de afgana membro de la kontrolgrupo subtenata de Usono " ĵetas gravan dubon" sur ĝian laboron. Sro Karzai diris, ke fraŭdo probable okazis en la aŭgusta voĉdono, sed nomis ĝin entute " bona kaj justa". Li alvenas je la unua rango en la unua kalkulo, sed la konkludoj de la kontrolgrupo, kiuj baldaŭ alvenos, povus konduki al al dua voĉdonrondo. La balotado estas katenita en polemiko ekde aŭgusto, kun akuzoj, ke fraŭdo estis farita je grandega skalo.
|
| Azio - Politiko |
  JAPANIO - 19-an de septembro, 2009.
La japana parlamento formale elektis Yukio Hatoyama kiel la landa nova ĉefministro post kiam lia partio venkis en nacia balotado pasintmonate. La parlamento kunvenis en speciala seanco lastan merkredon por elekti la novan ĉefministron ĉar Taro Aso kaj lia Kabineto eksiĝis pli frue en la tago. La Liberala Demokratia Partio de Sro Aso suferis severan malvenkon en la balotadoj de la 30-a de aŭgusto kaj la Demokrata Partio de Japanio de Hatoyama (DPJ), enkondukas maldekstracentran registaron post pli ol kvin jardekoj da konservativa regado.
|
| Azio - Politiko |
  AFGANIO - 17-an de septembro, 2009.
La afgana prezidento Hamid Karzai diras, ke li kredas je la honesteco de la pasintmonata procezo de balotado, malgraŭ akuzoj de voĉdonofalsado. Li neis, ke estis grava fraŭdo kaj diris, ke li estas " ŝokita" de EU-observantaj asertoj laŭ kiuj kvarono de voĉdonoj povus esti fraŭdaj. Sro Karzai diris, ke dependasde la afganaj konstituciaj korpoj prienketi tiujn akuzojn de fraŭdo.
|
|
|
Pli multe da artikoloj...
|
<< Komenco < Antaŭa 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 Sekva > Fino >>
|
| JPAGE_CURRENT_OF_TOTAL |