| Azio - Politiko |
  PAKISTANO /  BARATO - 23-an de decembro, 2008.
Pakistana amaskomunikilaro raportas, ke la landa militistaro staras sur alta atentigo pro ebla frapo de barataj fortoj. Lundaj raportoj alvenas post intensiĝo da streĉo inter la du landoj sekve de atakoj en Mumbajo pasintmonate, kiuj mortigis 163 homojn. La loka amaskomunikilaro imputis siajn raportojn al militistaj fontoj, kiuj konfirmis, ke ĉiuj tri armitaj fortoj (mararmeo, aerarmeo kaj terarmeo) estas en situacio de ruĝa alarmo.
|
|
| Azio - Politiko |
  AFGANIO /  USONO - 22-an de decembro, 2008.
Usono anoncis planon sendi inter 20 000 kaj 30 000 ekstrajn soldatojn al Afganio meze de 2009, laŭ la Admiralo Mike Mullen. La decido preskaŭ duobligos la usonan mililtaran ĉeeston kiu aktuale nombras 31 000, apud 40 000 aliaj fremdaj soldatoj. "Pliaj soldatoj, kiuj signifos pliaj celoj por la Talibanoj," deklaris Jusuf Ahmadi, kiu asertas paroli nome de la gvidanto de insurekcianoj Mulao Omar.
|
| Azio - Politiko |
  ĈINIO - 19-an de decembro, 2008.
La ĉina prezidento Hu Jintao laŭdis la atingojn faritajn de sia lando dum 30 jaroj da reformoj. Sro Hu deklaris, ke la reformoj helpis revigligi Ĉinion je "decida momento" en la landa historio. Ekde ĝi komencis siajn reformojn, Ĉinio transformiĝis de malriĉa, izolita lando al moderna, tutmonda potenco. Sed Sro Hu samtempe mildigis esperojn, ke estus estontaj politikaj reformoj, dirante, ke Ĉinio neniam adoptos la okcidentan politikan reĝimon.
|
| Azio - Politiko |
  TAJLANDO - 15-an de decembro, 2008.
Tajlanda opoziciestro, Abhisit Vejjajiva, estis konfirmita kiel la landa nova ĉefministro post kiam le gajnis specialan voĉdonon en la parlamento. La Prezidanto de la Malsupera Ĉambro, Chai Chidchob, diris, ke la estro de la Demokrata Partio venkis kontraŭ la eksa policestro Pracha Promnok per 235 voĉdonoj kontraŭ 198. Sro Abhisit fariĝos la kvina tajlanda gvidanto en iom pli ol du jaroj.
|
| Azio - Politiko |
  TURKMENIO - 15-an de decembro, 2008.
Turkmeniaj loĝantoj partoprenis en parlamentaj balotadoj portretitaj de la registaro kiel paŝo al demokratio en la gasoriĉa centrazia lando. Sed kritikantoj diras, ke tiu ĉi dimanĉa voĉdono estis nur trompaĵo ĉar ĉiuj kandidatoj reprezentis la regantan Demokratan Partion, la solan registritan partion, aŭ nur kelkajn ŝtataprobitajn sendependajn partiojn. Post kiam la balotadejoj fermiĝis dimanĉon, la registaro anoncis, ke 94 procentoj de la 2,5 milionoj da Turkmenoj balotrajtaj efektive voĉdonis.
|
|
|
Pli multe da artikoloj...
|
<< Komenco < Antaŭa 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 Sekva > Fino >>
|
| JPAGE_CURRENT_OF_TOTAL |