| Azio - Politiko |
  ĈINIO /  TAJVANO - 28-an de julio, 2009.
La gvidantoj de Ĉinio kaj Tajvano interŝanĝis rektajn mesaĝojn unuafoje en pli ol 60 jaroj. La ĉina prezidento Hu Jintao sendis gratulan telegramon al la tajvana prezidento Ma Ying-jeou post lia elekto kiel estro de la reganta partio KMT. Sro Ma respondis, sugestante, ke ili " flankenmetu disputojn", laŭ komunikaĵo de la partio KMT.
|
|
| Azio - Politiko |
  ĈINIO - 2-an de junio, 2009.
Ĉinio blokis kelkajn retejojn anticipe de la 20-a datreveno de la subpremo de la protestoj en la placo Tiananmen. Ĉinaj retumantoj ne povas konektiĝi al la interkona retejo Twitter, al iliaj Hotmail-kontoj kaj la fotoservo Flickr. Dume, la veterana disidento Wu Gaoxing, kiu estis enprizonigita pro sia engaĝiĝo en la demokratian movadon de 1989, estis denove detenita ĉe la semajnfino, alia aktivulo diris.
|
| Azio - Politiko |
  NORDKOREIO - 28-an de majo, 2009.
Post sia atoma testo kaj pafado de misiloj, Nordkoreio minacas mergi la korean duoninsulon en "staton de milito" se la suda najbaro aliĝas al la sankcioj pri internacia embargo. Marianne Péron-Doise, specialistino pri Nordkoreio, en Parizo, klarigas la polemikan rilaton inter ambaŭ Koreioj.
|
| Azio - Politiko |
  MONGOLIO - 26-an de majo, 2009.
La ĉefa opoziciulo de la Demokrata Partio asertis venkon en la mongola prezidentelekto, unu jaron post parlamenta voĉdonado kiu iĝis perforta. Tsaĥia Elbegdorj, eksa gvidanto de la ĉefa opozicia Demokrata Partio, estis deklarita la gajninto kiam oficialaj rezultoj estis anoncitaj malfrue lundon.
|
| Azio - Politiko |
  MONGOLIO - 24-an de majo, 2009.
Balotado malfermiĝis en Mongolio por streĉe kontraŭita prezidentelekto, preskaŭ unu jaron post kiam mortiga perforto estis instigita de akuzoj pri voĉdonofalsado en la landa lasta nacia voĉdonado. La dimanĉa voĉdono prezentas Sron Nambaryn Enĥbayar, la aktualan prezidenton kaj gvidanton de la Mongola Partio pri Popola Revolucio (MPRP), kontraŭ lia sola kontestanto, Tsaĥia Elbegdorj de la Demokrata Partio.
|
|
|
Pli multe da artikoloj...
|
<< Komenco < Antaŭa 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 Sekva > Fino >>
|
| JPAGE_CURRENT_OF_TOTAL |