eventeo feedburner

La mondo en bildoj

www.flickr.com
Reklamrubando
Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo
  • “Zami” rolos en nova versio de Super Mario

    La kreintoj de la videoludo Super Mario Bros. volas honori doktoron Zamenhof kaj tiucele eldonos novan version de sia plej fama produkto. En ĝi la lokon de Mario prenos Zamenhof, kaj tiun de Luigi okupos...

  • Esperanto en la Scienca Festivalo en Krakovo

    Studentoj el la Scienca Esperanto-Rondo de Jagelona Universitato prezentis Esperanton en la 10-a Scienca Festivalo en Krakovo. Jen la raporto en paĝaro de Pola Esperanto-Junularo.

  • Aperis la unua dana-esperanta vortaro post 61 jaroj

    La lasta dana-Esperanta vortaro aperis en la jaro 1949. Oni nun eldonis novan vortaron, kiu baldaŭ havos elektronikan version

  • Raporto pri agado de PEJ en lastaj 2 jaroj

    Mi invitas Vin konatiĝi kun raporto pri agado de Pola Esperanto-Junularo en jaroj 2008-2010.

  • Esperanto.com: Etikedoj por blogoj

    Aperis nova ebleco. Kiam vi aldonas novan blogaĵon al http://esperanto.com , nun vi povas aldoni "Etikedojn" (supre, sub la titolo). Tio helpos navigi al la legantoj tra variaj temoj de la blogaĵoj.

Politiko
Ĉinio montras siajn muskolojn en la ĉina maro Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 2
MalbonePlej bone 
Azio - Politiko
ĈINIO - 26-an de marto, 2009.

Ĉinio decidis intensigi siajn marameajn patrolojn en la akvoj de la sudĉina maro, sekve de alfrontiĝo kun ŭsona maramea ŝipo. La direktoro de la departemento pri fiŝkaptado Wu Zhuang diris, ke la motivo ĉe la deveno de tia decido estas, ke kontraŭleĝa fiŝkaptado pliiĝis kaj "senbazaj teritoriaj asertoj" ankaŭ pligrandiĝas en maroj kiujn Ĉinio vidas kiel siaj proporaj, ŝtataj amaskomunikiloj raportis ĵaudon.
 
Monaĥoj arestitaj post protestoj en Tibeto Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 3
MalbonePlej bone 
Azio - Politiko
ĈINIO (TIBETO) - 23-an de marto, 2009.

93 monaĥoj estas tenataj de la ĉina polico post tumulto en urbo enloĝata de Tibetanoj, ŝtataj amaskomunikiloj raportas. La monaĥoj estis arestitaj post kiam amaso de minimume 100 personoj atakis policejon en la urbeto La'gyab en la provinco Qinghai lastan sabaton, Xinhua-novaĵagentejo diris.
 
"Tibeto, Infero sur la Tero" deklaras la Dalailamao Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 4
MalbonePlej bone 
Azio - Politiko
ĈINIO (TIBETO) - 10-an de marto, 2009.

La Dalailamao lanĉis furiozan atakon kontraŭ la ĉina regado en sia tibeta hejmlando, priparolante la homajn vivojn kiel "la inferon sur la Tero". Kvin jardekoj de ĉina regado kaŭzis "nekalkuleblan suferon", la tibeta ekzilita spirita gvidanto diris, akuzante Pekinon pri estigo de klimato de timego. Li ankaŭ ripetis la peton por tibeta "laŭleĝa kaj serioza memstareco". Tiujn ĉi vortojn li elparolis ĉe la 50-a datreveno de la nesukcesinta insurekcio kontraŭ ĉinaj soldatoj kiu provokis lian ekzilon.
 
Nordkoreio minacas la sudon per milito Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 1
MalbonePlej bone 
Azio - Politiko
NORDKOREIO - 10-an de marto, 2009.

Nordkoreaj militistoj deklaris sin en stato de pleja alarmo kaj minacis "senkompatajn rebatajn frapojn" nur kelkajn horojn antaŭ ol usonaj kaj sudkoreaj fortoj komencis ĉiujarajn militistajn ekzercojn. Pjongjango ankaŭ avertis pri milito se tio, kion ĝi nomas lanĉon de satelito, sed kio laŭ strategiaj analizistoj estas longdistanca misilotesto, estas paffaligita. "Pafado de nia satelito kun pacaj celoj ĝuste signifos militon," diris komunikaĵo de la oficiala nordkorea centra novaĵagentejo (KCNA) lundon.
 
Tibeta monaĥo pafita dum li bruligis sin Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 3
MalbonePlej bone 
Azio - Politiko
ĈINIO - 28-an de februaro, 2009.

Tibeta monaĥo estis pafita post kiam li bruligis sin mem dum protesto pro pekina regado, raportoj diras. Tio okazis en la urbo Aba en sudokcidenta ĉina provinco de Sichuan, enloĝata de Tibetanoj, dum renkontiĝo de pli ol 1000 monaĥoj. La monaĥo, nomata Tapey, onidire kriegis sloganojn kaj portis tibetan flagon, tiam li verŝis benzinon sur sin kaj ekbruligis sin.
 
<< Komenco < Antaŭa 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 Sekva > Fino >>

JPAGE_CURRENT_OF_TOTAL