| Azio - Politiko |
  PAKISTANO /  BARATO - 11-an de decembro, 2008.
La pakistana ĉefministro konfirmis la areston de du viroj kiuj laŭ barataj aŭtoritatuloj ludis rolon en la atakoj en Mumbajo, kiuj postlasis almenaŭ 171 mortintojn. Yousuf Raza Gilani diris, ke Zaki-ur-Rehman Lakhvi kaj Zarrar Shah, membroj de la armita bando "Lashkar-e-Taiba", estas nun pridemandita de pakistanaj enketistoj.
|
|
| Azio - Politiko |
  ĈINIO /  FRANCIO - 8-an de decembro, 2008.
Franca ministrino diris al ĉinaj respondeculoj, ke ne necesas estigi "psikodramon" el la renkontiĝo de la franca prezidento kun la Dalailamao. Rama Yade, la subministrino pri Homaj Rajtoj, diris sur la ondoj de franca radiostacio tiun dimanĉon, ke la franca registaro rajtas renkonti "kiun ajn ĝi volas" kaj, ke ĝi ne havas intencon ŝanĝi siajn rilatojn kun Ĉinio. Rama Yade diris, ke Ĉinio kaj Francio devus kunlabori por pritrakti la tutmondan financan krizon anstataŭ kvereli pri Tibeto.
|
| Azio - Politiko |
  TAJLANDO - 3-an de decembro, 2008.
Kontraŭregistaraj protestantoj forlasis la ĉefajn flughavenojn de Bangkoko post oktaga sieĝo kiu paralizis la registaron kaj forte ĝenis turismon. Ili transdonis la internacian kaj enlandan flughavenojn al la aŭtoritatuloj. La Popola Alianco por Demokratio (PAD) decidis ĉesigi la protestojn post kiam tribunalo forigis la ĉefministron Somchai Wongsawat el politika vivo. Kiam la protestantoj foriris, la unua flugo de unu semajno alvenis al Bangkoko. Flugo de la Thai Airways kun 305 pasaĝeroj el la suda ferieja insulo de Phuket alteriĝis ĉe Suvarnabhumi flughaveno je 14:15 loka tempo (07:15 UT).
|
| Azio - Politiko |
  BARATO - 30-an de novembro, 2008.
Shivraj Patil, la barata ministro pri Internaj Aferoj eksiĝis post la teroristaj atencoj en Mumbajo kiuj lasis ĉirkaŭ 174 mortintojn. Patil prezentis sian eksiĝon al Manmohan Singh, la barata ĉefministro hodiaŭ dimanĉon. La barata Konsilisto pri Nacia Sekureco, M. K. Narayanan, ankaŭ prezentis sian eksiĝon, kiu ĉifoje estis akceptita de la ĉefministro. Palaniappan Chidambaram, la barata ministro pri Financoj, estas nomumita ministro pri Internaj Aferoj, dum la ĉefministro alprenas la ministerion pri Financoj por intertempa periodo.
|
| Azio - Politiko |
  TAJLANDO - 29-an de novembro, 2008.
Kontraŭregistaraj protestantoj devigis kelkdekojn da tajaj kontraŭtumultaj policistoj forcedi kontrolpunkton, kiam ili striktigis la sieĝon de la ĉefa flughaveno, atestantoj diris. Ĉirkaŭ 2 000 subtenantoj de la Popola Alianco por Demokratio (PAD) devigis 150 policistojn foriri proksimume unu kilometron norde de la flughaveno Suvarnabhumi hodiaŭ sabaton, kvankam tio okazis sen perforto.
|
|
|
Pli multe da artikoloj...
|
<< Komenco < Antaŭa 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 Sekva > Fino >>
|
| JPAGE_CURRENT_OF_TOTAL |