| Azio - Politiko |
|
SRI-LANKO - 9-an de januaro, 2008.
Bombo lokita ĉe la flanko de la vojo kiu kondukas al Colombo-a internacia flughaveno, norde de la urbo, mortigis unu ministron kaj vundis dek aliajn. La Tamulaj Tigroj (LTTE) interalie troviĝas inter la ĉefaj suspektatoj.
D. M. Dassanayake, la 51-jaraĝa ministro pri la nacia konstruado kaj disvolviĝo, suferis severajn kapajn vundojn kaj mortis dum operacio.
|
|
| Azio - Politiko |
|
USONO - 19-an de decembro, 2007.
Usonaj militistaj komandantoj en Irako ne sciis, ke Turkio estis sendinta militaviadilojn por bombardi nordan Irakon ĝis la aviadiloj jam transiris la landlimon, diris diplomatiaj respondeculoj, kiuj koleris pri tio, ke ili estis lasitaj en mallumo pri tiu afero.
|
| Azio - Politiko |
|
SUDKOREIO - 18-an de decembro 2007.
La sudkorea prezidenteca balotado merkredon 19-an de decembro ŝajnas esti favora al pragmata kaj komercema kandidato, Lee Myung-bak, kontraŭ du konkurantoj kiuj difinis sin laŭ la kerna ideologia demando de ilia generacio — unuigo aŭ ne, — kun Nordkoreio. Lee, 65 jaroj, promesis esti la “prezidanto de la ekonomio”. Eksa urbestro de Seulo kaj delonga altranga kadro ĉe la Hyundai konglomeraĵo, Lee kandidatiĝis por la konservativa Granda Nacia Partio. La sudo Korea ĉiutaga gazeto JoongAng Ilbo eldonis opinisondon laŭ kiu Lee ricevus 46.3% de la voĉdonoj.
|
| Azio - Politiko |
 PAKISTANO - 16-an de decembro 2007.
Pakistana prezidanto Musharraf promesas justan nacian balotadon kelkajn horojn post kiam la stato de krizo finiĝis en Pakistano, devontigante al si "justan kaj malkaŝeman" nacian balotadon je la oka de januaro 2008. Li levis leĝon pri stato de krizo en Pakistano kaj restarigis la konstitucion sabaton 15-an de decembro. Okcidentaj nacioj esperas, ke tio helpos stabiligi tiun ŝtaton kiu posedas nukleajn armilojn samkiel la Islaman radikalan perforto-spiralon.
|
| Azio - Politiko |
|
KIRGIZIO - 7-an de Decembro 2007.
Estas atendite, ke la parlamenta balotado en Kirgistano alportos al la Prezidanto Bakiyev obeeman Asembleon, du jarojn post la insurekcio de 2005. Opoziciaj partioj kondamnis premon de respondeculoj.
Dek du politikaj partioj partoprenis la vetkuron por la 90 sidejoj en la parlamento. La ĵus kreita partio Ak-Zhol de la Prezidanto Kurmanbek Bakijev certe gajnos la voĉdonon.
|
|
|
<< Komenco < Antaŭa 31 Sekva > Fino >>
|
| JPAGE_CURRENT_OF_TOTAL |