| Azio - Politiko |
  SRI-LANKO - 21-an de majo, 2009.
Sri-Lanko montras la kadavron de la gvidanto de la Tigroj kaj asertas sian venkon ! La aŭtoritatoj montris televide la korpon de la gvidanto de la tamulaj ribeluloj hieraŭ post kiam gerilanoj asertis, ke li estas senvunda kaj sana. La prezidento solene asertis la venkon super la separatistoj.
|
|
| Azio - Politiko |
  BIRMO - 18-an de majo, 2009.
La plej fama birma opoziciestro Aung San Suu Kyi estas juĝata ĉe la fifama malliberejo de Insein en Ranguno. Ŝi estas akuzita pri breĉado de la kondiĉoj de ŝia hejmaresto, pro vizito de usona viro, Sinjoro Yettaw, kiu naĝis trans lago al ŝia domo iom antaŭe ĉimonate. Dekoj da subtenantoj kolektiĝis apud la prizono kiam la elprovo ekkomenciĝis. Ĝi nun estis haltigita por la tago. Multaj observantoj vidas la akuzojn kiel nuran pretekston por certigi, ke Aung San Suu Kyi restu en prizono dum sekvantaj jaraj balotadoj.
|
| Azio - Politiko |
  NORDKOREIO - 29-an de aprilo, 2009.
Nordkoreio minacas efektivigi testojn de atomaj misiloj, krom se la Unuiĝintaj Nacioj pardonpetas pro sia kondamno de lastatempa nordkorea raketlanĉo. La ministerio pri Eksterlandaj Aferoj diris, ke ĝi " decidos sindefendajn aranĝojn, interalie atomajn kaj interkontinentajn balistikajn misiltestojn".
|
| Azio - Politiko |
  PAKISTANO - 23-an de aprilo, 2009.
Hillary Clinton, usona ŝtatsekretariino (ministrino pri eksterlandaj aferoj), akuzis la pakistanan registaron pri " abdiko antaŭ la Talibanoj" pro tio, ke ĝi konsentis pri la efektivigo de islama juro en parto de la lando." Mi pensas, ke la pakistana registaro estas resume abdikanta antaŭ la Talibanoj kaj la ekstremistoj," ŝi diris.
|
| Azio - Politiko |
  SRI-LANKO - 23-an de aprilo, 2009.
Srilankaj rifuĝintoj kiuj eskapis el la solrestanta bastiono de la separatismaj Liberigaj Tigroj de Tamula Eelam (LTTE) priskribas la " inferajn" kondiĉojn kiujn ili devis elteni. Kelkaj rifuĝintoj diras, ke ili estis blokitaj ĉe plaĝo kaj alpafitaj kiam ili provis fuĝi. " Multaj el ili estas en treege aflikta stato. Ili suferas elĉerpiĝon pro varmego, senakviĝo kaj ĉiuj specoj de malsanoj," diras fremdaj observantoj.
|
|
|
Pli multe da artikoloj...
|
<< Komenco < Antaŭa 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 Sekva > Fino >>
|
| JPAGE_CURRENT_OF_TOTAL |