| Azio - Politiko |
  ĈINIO - 19-an de februaro, 2009.
La ĉina polico detenis kelkajn homojn post protestoj favoraj al Tibeto en sudokcidenta Ĉinio, kampanjaj grupoj diras. La protestoj ekflamis dum la semajnfino en la gubernio Litang, en la provinco Sichuan. Kelkaj Tibetanoj estis batitaj kaj 21 detenitaj, la grupo "Libera Tibeto" kaj la "Tibeta Centro por Homaj Rajtoj kaj Demokratio" (TCHRD) deklaris.
|
|
| Azio - Politiko |
  SRI-LANKO - 1-an de februaro, 2009.
Nur proksimume 100 civiluloj povis forlasi la lastan lokon, tenata de la batalantoj de Tamulaj Tigroj kvankam srilankaj militistoj diras, ke 48-hora batalhalto estis instalita por permesi sekuran trairejon, la registaro anoncis. Zorgoj pliiĝas pri proksimume 250 000 homoj kaptitaj en 300-km² granda peco de ĝangalo en la nordoriento de la insulo kien la Liberigaj Tigroj de Tamula Eelam (LTTE) estis enpuŝitaj. "LTTE-teroristoj daŭre pligravigas la suferojn de miloj da civiluloj enkaptitaj en la periferio de Mullaittivu, ignorante la 48-horan ultimaton kies celo estas sekura trairejo de civiluloj," la ministerio pri Defendo diris.
|
| Azio - Politiko |
  NORDKOREIO /  SUDKOREIO - 1-an de februaro, 2009.
La komunisma Nordkoreio diris, ke ĝi nuligas ĉiujn militistajn kaj politikajn interkonsentojn subskribitajn kun la Sudo, akuzante Seulon pri malamikaj intencoj. La sudkorea registaro puŝis la rilatojn "al la rando de milito", la nordkoreaj respondeculoj pri translimaj rilatoj diris en ŝtataj amaskomunikiloj. Seulo esprimis bedaŭron pri tiu decido, dum Usono nomis ĝin "malhelpeman".
|
| Azio - Politiko |
  AFGANIO - 30-an de januaro, 2009.
La Afgana Komisiono pri Balotadoj anoncas trimonatan prokraston de la okazontaj prezidentelektoj, pro mankoj en sekureco kaj buĝeto. "La komisiono decidis okazigi la balotadon je la 29-a de Asad kiu respondas en la okcidenta kalendaro al la 20-a de aŭgusto," diris la ĉefo de la Sendependa Komisiono pri Balotadoj Azizullah Ludin ĉe gazetara konferenco ĵaŭdon.
|
| Azio - Politiko |
  NORDKOREIO - 16-an de januaro, 2009.
Konjekto intensiĝis pri tio, ke Kim Jong-il, la nordkorea gvidanto, elektis unu el siaj filoj por postveni lin en la gvidado de la lando konsiderata de multaj kiel la monda plej sinkaŝema ŝtato. Tamen, kontraŭdiraj raportoj nomis aŭ lian plej junan aŭ plej maljunan filon por la rolo de estonta gvidanto, tiel pliigante malcertecon pri kiu sukcedos al la nun 67-jaraĝa Kim.
|
|
|
Pli multe da artikoloj...
|
<< Komenco < Antaŭa 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 Sekva > Fino >>
|
| JPAGE_CURRENT_OF_TOTAL |