| Azio - Politiko |
  NORDKOREIO /  SUDKOREIO - 21-an de aprilo, 2009.
La unuaj formalaj intertraktoj inter Nord- kaj Sudkoreio de pli ol unu jaro daŭris ne pli ol 22 minutojn kaj finiĝis sen interkonsento, sudkoreaj respondeculoj diras. La renkontiĝo, kiu okazis ĉe la komuna industria zono de Kaesong en la nordo, estis prokrastita kelkajn horojn pro disputo pri la ejo kaj tagordo. Neniu flanko diris pri kio estis diskutita dum la nelonga renkontiĝo, kiu estis petita de Nordkoreio.
|
|
| Azio - Politiko |
  BARATO - 17-an de aprilo, 2009.
Barata nacia balotado komenciĝas, kvankam neniu el la du ĉefaj partioj estas taksita kapabla sekurigi al si absolutan plimulton en la kvinstadia balotado. Raportoj diras, ke malmulte estis dirite dum la kampanjo por por balotado por unuigi landon de preskaŭ 1,2 miliardo da homoj kie kutime estas dividoj.
|
| Azio - Politiko |
  NORDKOREIO - 14-an de aprilo, 2009.
Nordkoreio anoncis sian decidon tiun ĉi mardon restarigi la atomajn instalaĵojn kiujn ĝi malfunkciigis, kaj bojkoti internaciajn intertraktojn pri sia programo de atomaj armiloj, por protesti kontraŭ la reago de la Sekureca Konsilio de la Unuiĝintaj Nacioj post la lastatempa raketlanĉo. La nordkorea ministerio pri Eksterlandaj Aferoj diris en komunikaĵo publikigita tra la landa oficiala KCNA-agentejo, ke ĝi “ rezolute kondamnas” la komunikaĵon de la Unuiĝintaj Nacioj.
|
| Azio - Politiko |
  TAJLANDO - 12-an de aprilo, 2009.
Tajaj respondeculoj deklaris staton de krizo en la ĉefurbo Bangkoko kaj ĉirkaŭaĵoj, unu tagon post kiam pro protestoj la registaro nuligis gravan interazian pintokunvenon. La anonco venis dum protestantoj enrompiĝis en la ministerion pri Internaj Aferoj kaj atakis aŭton en kiu laŭ ili pensis sidis la ĉefministro Abhisit Vejjajiva.
|
| Azio - Politiko |
  INDONEZIO - 09-an de aprilo, 2009.
Indonezianoj voĉdonis en parlamentaj balotadoj, 38 naciaj partioj partoprenas la voĉdonadon. Pli da 170 milionoj da personoj estis balotrajtaj en lando konsistigita de miloj da insuloj, multaj de ili en malsamaj tempozonoj. La voĉdono decidas kiu povas kandidatiĝi por iĝi prezidento en julio. La partio de la prezidento Susilo Bambang Yudhoyono laŭatende akiros bonajn rezultojn.
|
|
|
Pli multe da artikoloj...
|
<< Komenco < Antaŭa 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 Sekva > Fino >>
|
| JPAGE_CURRENT_OF_TOTAL |