| Azio - Politiko |
  NORDKOREIO - 8-an de januaro, 2009.
Nordkoreio okazigos balotadojn por sia parlamento en marto, ŝtataj amaskomunikiloj diris, post prokrasto de kelkaj monatoj dum kreskis konjekto pri la sanstato de la landa gvidanto, Kim Jong-il. En dulinia raporto, la oficiala korea Centra Novaĵagentejo diris, ke la elekto de deputitoj okazos je la 8-a de marto.
|
|
| Azio - Politiko |
  SRI-LANKO - 7-an de januaro, 2009.
Srilankaj soldatoj antaŭeniras de la kaptita efektiva ĉefurbo de la Tamulaj Tigroj al la ribela militista sidejo, oficialuloj diras. La kapto de Kilinochchi en la konfliktanta nordo lastan vendredon markis gravan venkon por la lando post jardeko de interna milito kun la Liberigaj Tigroj de Tamula Eelam (LTTE) en kiu almenaŭ 70 000 homoj estis mortigitaj ekde la fruaj 1970-aj jaroj.
|
| Azio - Politiko |
  BANGLADEŜO - 2-an de januaro, 2009.
La gajninto de la unuaj parlamentaj balotadoj en Bangladeŝo de sep jaroj alvokis al ŝia venkita rivalo akcepti la oficialajn rezultojn. La Awami Ligo de Sheikh Hasina gajnis superfortan venkon lastan lundon en voĉdonado pri kies rezultoj kontrolistoj diris, ke ili estis "kredindaj". Sed la eksa ĉefministrino Khaleda Zia, kiu gvidas la rivalan Bangladeŝan Naciisman Partion (BNP), malakceptis la rezultojn, kaj diris, ke la voĉdono estis falsita.
|
| Azio - Politiko |
  ĈINIO /  RUSIO - 30-an de decembro, 2008.
Nova militista rektlinio inter Pekino kaj Moskvo estas uzata unuafoje, laŭ raportoj en la ĉinaj ŝtataj amaskomunikiloj. Altranga ĉina oficiro pridiskutis diversajn temojn kun sia rusa kolego, la novaĵagentejo Xinhua diris. La telefonligo estas destinita por "ĝustatempa komunikado pri gravaj aferoj". Penoj por starigi similan rektan linion, plejparte uzota dum krizoj, inter Pekino kaj Vaŝingtono ŝajne ne sukcesis.
|
| Azio - Politiko |
  NEPALO - 26-an de decembro, 2008.
Membroj de laborsindikatoj ligataj al la nepala reganta partio estas akuzitaj, ke ili sturmis en la oficejojn de unu el la eminentaj amaskomunikilaj firmaoj, antaŭ ol bati la personaron kaj detrui ekipaĵojn. La personaro ĉe "Himal Media" diris, ke la okazaĵo de lasta dimanĉo necertigas la novan registaran sindevontigon por sendependeco de amaskomunikilaro.
|
|
|
Pli multe da artikoloj...
|
<< Komenco < Antaŭa 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 Sekva > Fino >>
|
| JPAGE_CURRENT_OF_TOTAL |