Azio : lasttempaj artikoloj
- Grava sanzorga krizo en Nordkoreio
- Singapuro : plej rapide kreskanta ekonomio de la mondo
- Nul-ellasa aǔto en la ĝardeno de SME
- Vojaĝo en la ĝardeno de SME...
- Denove forta tertremo frapas Ĉinion
- Pjongjango ekzekutas la respondeculon de la mon-reformo
- Japana firmao kreas novan specon de "spiona" poŝtelefono
- Barataj deputitoj voĉdonas favore al virinoj en parlamento
- Google : interreta cenzuro en Ĉinio estas 'komerca afero'
- Ĉinio emisiis obligaciojn
La mondo en bildoj
|
www.flickr.com
|
| Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo |
|
| Karzai sub 50 procentoj | ![]() |
![]() |
| Azio - Politiko |
![]() AFGANIO - 20-an de oktobro, 2009.Hamid Karzai, ĝisnuna afgana prezidento, alfrontos eliminan konkurson en la voĉdono ĉar la balotada kontrolorganizo rekomendis, ke miloj da balotoj ŝajne metitaj favore al li estu forigitaj, diplomatiaj fontoj diris. La Komisiono pri Balotadaj Plendoj (KBP) eldonis la konkludojn de sia longe atendita enketo pri voĉdonfraŭdo en afganaj balotadoj hieraŭ lundon. La raporto, publikigita sur la retejon de la KBP, alvokas al malakcepto de rezultoj en 210 balotadejoj dum la balotado de la 20-a de aŭgusto. Fontoj diris al internaciaj agentejoj, ke tiu ĉi decido puŝis la porcion de voĉdonoj favoraj al Karzai sub 50 procentoj, la nombro kiu necesas por eviti eliminan konkurson kun Abdullah Abdullah, lia ĉefa rivalo. "Diplomatiaj fontoj diras al mi, ke la ciferoj klare montras, ke Hamid Karzai ricevas multe malpli ol la kernaj 50 procentoj," James Bays, korespondanto de la araba televidstacio Al Jazeera en Kabulo, raportas. "Mi komprenas, ke kernaj ambasadoroj hodiaŭ kunsidas ĉe la UN por diskuti kio estas la sekvonta paŝo, kio estas la vojo antaŭen pro tio, ke nun Hamid Karzai ne atingas la 50 procentojn post ĉi tiu procedo de la KBP." Afganio sekve okazigos duan rondon de prezidentelektoj je la 7-a de novembro, balotadaj respondeculoj diras. La elimina dua rondo alfrontigos la nunan prezidenton Hamid Karzai kaj lia ĉefan rivalon Abdullah Abdullah. Legu ankaŭ :
|





AFGANIO - 20-an de oktobro, 2009.