eventeo feedburner

La mondo en bildoj

www.flickr.com
Reklamrubando
Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo
  • “Zami” rolos en nova versio de Super Mario

    La kreintoj de la videoludo Super Mario Bros. volas honori doktoron Zamenhof kaj tiucele eldonos novan version de sia plej fama produkto. En ĝi la lokon de Mario prenos Zamenhof, kaj tiun de Luigi okupos...

  • Esperanto en la Scienca Festivalo en Krakovo

    Studentoj el la Scienca Esperanto-Rondo de Jagelona Universitato prezentis Esperanton en la 10-a Scienca Festivalo en Krakovo. Jen la raporto en paĝaro de Pola Esperanto-Junularo.

  • Aperis la unua dana-esperanta vortaro post 61 jaroj

    La lasta dana-Esperanta vortaro aperis en la jaro 1949. Oni nun eldonis novan vortaron, kiu baldaŭ havos elektronikan version

  • Raporto pri agado de PEJ en lastaj 2 jaroj

    Mi invitas Vin konatiĝi kun raporto pri agado de Pola Esperanto-Junularo en jaroj 2008-2010.

  • Esperanto.com: Etikedoj por blogoj

    Aperis nova ebleco. Kiam vi aldonas novan blogaĵon al http://esperanto.com , nun vi povas aldoni "Etikedojn" (supre, sub la titolo). Tio helpos navigi al la legantoj tra variaj temoj de la blogaĵoj.

Indonezia gvidanto komencas novan mandaton Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 3
MalbonePlej bone 
Azio - Politiko
INDONEZIO - 20-an de oktobro, 2009.

Susilo Bambang Yudhoyono faras sian ĵuron de enoficiĝo por dua kvinjara mandato kiel prezidento de Indonezio, kiu estas la plej dense loĝata Islama lando en la mondo. Sro Yudhoyono gajnis ĉe la balotejoj en julio, parte pro tio, ke li fortigis la restriktojn kontraŭ korupto. Sub li, la kontraŭkorupta agentejo fariĝis potenca ŝtata organizo. Sed korespondantoj diras, ke li hodiaŭ alfrontas aliajn defiojn, inter kiuj estas terorismo, la sekvo de septembra tertremo en Sumatro kaj alta senlaboreco.

La tutmonda financa krizo ne frapis Indonezion tiel severe kiel kelkajn siajn najbarojn, sed multaj tamen estas trafitaj de la malrapidiĝo de la ekonomio kaj milionoj ankoraŭ vivas sub la indikilo de malriĉeco. Ĉe ceremonio en Ĝakarto kiun ĉeestis la gvidantoj de Aŭstralio, Malajzio, Singapuro kaj Orienta Timoro kaj televide elsendita al la insularo de 234 milionoj da homoj, Sro Yudhoyono ĵuris sur la Korano, Islama sankta libro, kaj konfirmis la konstitucion. "La esenco de nia programo por la sekvontaj kvin jaroj estos plibonigi bonfaron, plifortigi demokration kaj justicon," li diris. "En la mezo de la ekonomia krizo, Indonezio povas ankoraŭ kreski pozitive. Sed ni ne povas resti neaktivaj, niaj taskoj estas multaj por fari."

Analizistoj fremdaj asertas, ke la prezidento Yudhoyono devas nomumi teknologiismanojn kaj profesiulojn prefere ol karierpolitikistojn en sia nova Kabineto por allogi lasttempe malvigliĝintajn fremdajn investojn. Reformi la burokratismon kaj labori pri novaj leĝoj, plibonigi la landan infrastrukturon ankaŭ necesas por daŭrigi la ekonomian kreskon, de proksimume 4% ĉi tiun jaron, ekonomikistoj diras. Sro Yudhoyono devos pruvi al siaj balotantoj, ke ili elektis la pravan viron.

En la julia balotado, la prezidento gajnis 60,8% de la voĉdonoj, 34% pli ol la plej proksima kontestanto, Megawati Sukarnoputri, siatempa prezidento kaj filino de heroo de la nacia sendependeco Sukarno. Sinjorino Megawati kaj la trialoka kandidato, eksiĝinta vicprezidento Jusuf Kalla, poste postulis, ke la venko de Yudhoyono estu nuligita, ĉar laŭ ili la voĉdonlistoj estis eraraj, kaj milionoj da voĉdonoj miskalkulitaj. Sed la Konstitucia tribunalo decidis en aŭgusto, ke ne estas indicoj ebligante aprobi iliajn akuzojn.
 

Aldoni komenton

La celo de la komentoj estas starigi interŝanĝojn pri artikoloj publikigitaj en Eventeo.

La administrantoj de Eventeo forigos ĉiujn komentojn plurfoje aldonitaj, komentojn kiuj ne rilatas al la temo de la artikolo, aŭ komentojn kun rasisma, kalumnia aŭ insulta enhavo.

La komentoj restas sub la respondeco de iliaj aŭtoroj. Respektu la aliajn uzantojn de la retejo.

Atentu pri la "interretaj troloj". Trolo estas persono kiu poŝtas polemikajn, incitajn, senrilatajn mesaĝojn en enreta komunumo, kiel enreta dissendolisto aŭ babilejo, cele al provoko de aliaj uzantoj en emocia respondo aŭ al interrompo de normala tema diskuto.


Sekureca kodo
Ĝisdatigi