Azio : lasttempaj artikoloj
- Grava sanzorga krizo en Nordkoreio
- Singapuro : plej rapide kreskanta ekonomio de la mondo
- Nul-ellasa aǔto en la ĝardeno de SME
- Vojaĝo en la ĝardeno de SME...
- Denove forta tertremo frapas Ĉinion
- Pjongjango ekzekutas la respondeculon de la mon-reformo
- Japana firmao kreas novan specon de "spiona" poŝtelefono
- Barataj deputitoj voĉdonas favore al virinoj en parlamento
- Google : interreta cenzuro en Ĉinio estas 'komerca afero'
- Ĉinio emisiis obligaciojn
La mondo en bildoj
|
www.flickr.com
|
| Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo |
|
| Hatoyama, nova japana ĉefministro | ![]() |
![]() |
| Azio - Politiko |
![]() JAPANIO - 19-an de septembro, 2009.La japana parlamento formale elektis Yukio Hatoyama kiel la landa nova ĉefministro post kiam lia partio venkis en nacia balotado pasintmonate. La parlamento kunvenis en speciala seanco lastan merkredon por elekti la novan ĉefministron ĉar Taro Aso kaj lia Kabineto eksiĝis pli frue en la tago. La Liberala Demokratia Partio de Sro Aso suferis severan malvenkon en la balotadoj de la 30-a de aŭgusto kaj la Demokrata Partio de Japanio de Hatoyama (DPJ), enkondukas maldekstracentran registaron post pli ol kvin jardekoj da konservativa regado. En superforta venko pasintmonate, la DPJ gajnis 308 de la 480 seĝoj de la tielnomata Malsupera Ĉambro, kiu elektas la ĉefministron. En la merkreda voĉdono, Hatoyama gajnis 327 de la 480 voĉdonoj en la Malsupera Ĉambro. "Mi estas ravita kun la ĝojo krei parton de historio, kaj samtempe mi sentas la gravan respondecon krei historiaĵon," Hatoyama diris al reporteroj. Lia unua tasko estas nomumi Kabineton. Raportoj en la amaskomunikilaro diris, ke li jam elektis Katsuya Okada - kiu neniam tenis ministerion - kiel ministro pri Eksterlandaj Aferoj kaj Hirohisa Fujii kiel ministro pri Financoj. Fujii estis ministro pri Financoj sub koalicia registaro en 1993-94, la sola tempo - kvankam nelonge - en ĝia historio kiam la Liberala Demokratia Partio antaŭe perdis la regadon. Hatoyama, kiu devas ankaŭ esti formale akceptata de la japana imperiestro, havas tamen limigitan elekton da veteranaj politikistoj je sia dispono por formi registaron. La DPJ, kreita antaŭ unu jardeko, neniam tenis potencon, kaj preskaŭ duono de la Demokrataj membroj de la Malsupera Ĉambro deĵoros en ilia unua mandato en parlamento. Malgraŭ la relativa sensperteco, Hatoyama diris, ke li volas konstrui eksterlandan politikon kiu metas Tokion sur pli egalan bazon kun Vaŝingtono kaj forĝi pli proksimajn ligojn kun la aziaj najbarojde Japanio, precipe Ĉinio. Iuj membroj de la partio deHatoyama deklaris, ke ili volas revizii la usonan-japanan sekurecan aliancon laŭ kiu 50 000 usonaj soldatoj estas deplojataj tra tuta Japanio. Sed la pinta usona militokomandanto en Azio certas pri daŭrigantaj fortaj ligoj kun la nova registaro. La Admiralo Timothy Keating, kiu estras la militista bazo de Havajo en la Pacifiko, diris, ke li vojaĝos venontsemajne al Tokio por diskutoj kun la nova registaro de Sro Hatoyama. "Mi estas tre certa, ke estos eble iuj diskutoj pri certaj flankoj de usona-japana militista alianco, sed, ke ne estos grava ŝanĝo," Keating diris en Vaŝingtono. "Ni havis traktaton kun Japanio dum pli ol 50 jaroj. Ĝi estas strategia por ni en la Okcidenta Pacifiko kaj mi ne zorgas pri iu granda ŝanĝo." |





JAPANIO - 19-an de septembro, 2009.