| Nordameriko - Politiko |
  USONO - 24-an de julio, 2009.
Ekde la elekto de la prezidento Barack Obama, la malbonega opinio pri Usono en la mondo pliboniĝis. Tio estas konkludo, antaŭvidebla, de esploro elfarita en 25 landoj fare de la usona instituto kaj esplorcentro Pew Research Center, kaj publikigita lastan ĵaŭdon, 23-an de julio.
|
|
| Nordameriko - Politiko |
AMERIKA KONTINENTO - 3-an de junio, 2009.
Usono estas frontanta fortan premon kontraŭ sia poilitiko al Kubo ĉe la ĉiujara renkontiĝo de la Organizo de Amerikaj Ŝtatoj (OAŜ), kiu okazas en Honduro. Plejparto de latinamerikaj landoj deziras, ke la kariba insulo revenu en la grupon, el kiu ĝi estis elpelita en 1962, sen antaŭkondiĉoj.
|
| Nordameriko - Politiko |
  SALVADORO /  KUBO - 3-an de junio, 2009.
La centramerika lando Salvadoro restarigas plenajn diplomatiajn ligojn kun Kubo je la tago kiam alia socialisma prezidento enoficiĝas en Latinameriko. Salvadoro restartis siajn ligojn kun la komunisma lando post 50 jaroj da interrompo.
|
| Nordameriko - Politiko |
  UNUIĜINTAJ NACIOJ - 14-an de majo, 2009.
Usono estas elektita en la UN Konsilio pri Homaj Rajtoj de la Unuiĝintaj Nacioj, post kiam la administro de Barack Obama, ĉesigis sian politikon de bojkoto. Ĉinio, Kubo, Saŭda Arabio kaj Rusio, kiuj ĉiuj estas akuzitaj pri gravaj malobservoj de tiuj rajtoj, estis ankaŭ inter la landoj elektitaj lastan mardon sekve de sekreta balotado.
|
| Nordameriko - Politiko |
AMERIKA KONTINENTO - 18-an de aprilo, 2009.
Barack Obama diris, ke Vaŝingtono serĉos " novan komencon kun Kubo" kiam la Pintokunveno de la Amerikoj ekkomenciĝis en Trinidado kaj Tobago. Kubo estas jam ne rajtigita ĉeesti la pintokunvenon, ĉar ĝi ne estas konsiderita kiel demokratio de organizantoj, sed latinamerikaj gvidantoj alvokis al Usono faligi la jam 47-jaran komerco-embargon kontraŭ la insulo. " Mi scias, ke estas pli longa vojaĝo farenda por superi jardekojn de malfido, sed estas gravaj paŝoj kiujn ni povas fari al nova tago," Obama diris vendredon.
|
|
|
Pli multe da artikoloj...
|
<< Komenco < Antaŭa 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 Sekva > Fino >>
|
| JPAGE_CURRENT_OF_TOTAL |