eventeo feedburner

La mondo en bildoj

www.flickr.com
Reklamrubando
Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo
  • “Zami” rolos en nova versio de Super Mario

    La kreintoj de la videoludo Super Mario Bros. volas honori doktoron Zamenhof kaj tiucele eldonos novan version de sia plej fama produkto. En ĝi la lokon de Mario prenos Zamenhof, kaj tiun de Luigi okupos...

  • Esperanto en la Scienca Festivalo en Krakovo

    Studentoj el la Scienca Esperanto-Rondo de Jagelona Universitato prezentis Esperanton en la 10-a Scienca Festivalo en Krakovo. Jen la raporto en paĝaro de Pola Esperanto-Junularo.

  • Aperis la unua dana-esperanta vortaro post 61 jaroj

    La lasta dana-Esperanta vortaro aperis en la jaro 1949. Oni nun eldonis novan vortaron, kiu baldaŭ havos elektronikan version

  • Raporto pri agado de PEJ en lastaj 2 jaroj

    Mi invitas Vin konatiĝi kun raporto pri agado de Pola Esperanto-Junularo en jaroj 2008-2010.

  • Esperanto.com: Etikedoj por blogoj

    Aperis nova ebleco. Kiam vi aldonas novan blogaĵon al http://esperanto.com , nun vi povas aldoni "Etikedojn" (supre, sub la titolo). Tio helpos navigi al la legantoj tra variaj temoj de la blogaĵoj.

Politiko
George Bush defendas invadon de Irako Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 4
MalbonePlej bone 
Nordameriko - Politiko
USONO - 28-an de novembro, 2008.

La usona prezidento George Bush, defendis la invadon de Irako gvidata de sia lando, kaj la demisiigo de Saddam Hussein,  eksa iraka prezidento. En parolado antau 10 000 usonsaj soldatoj en Fort Campbell, lastan mardon, Bush laŭdis tiujn, kiuj servis por partopreni "la grandan ideologian lukton de nia tempo". "La milito en Irako ankorau ne finiĝas. Sed ni alvenas pli proksime al la tago kiam niaj soldatoj revenos hejmen," Bush diris al la personaro de la usona 101-a Aerportata Divizio, kiu antaŭ nelonge revenis de Irako aŭ Afganio.
 
Usona tutmonda superregado malkreskos, laŭ usona raporto Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 5
MalbonePlej bone 
Nordameriko - Politiko
USONO - 21-an de novembro, 2008.

La usona ekonomia, militista kaj politika superregado verŝajne malpliiĝos dum la venontaj du jardekoj, laŭ lasttempa raporto de usonaj strategiaj informservoj pri tutmondaj tendencoj. La “National Intelligence Council" (Nacia Konsilio pri Strategiaj informoj  -  NIC) antaŭvidas, ke Ĉinio, Barato kaj Rusio ĉiam pli defios la usonan influon. Ĝi ankaŭ diras, ke la usona dolaro ne plu estos la plej grava valuto de la mondo. Nesufiĉoj de manĝaĵo akvo estigos konfliktojn.

 
Transirperiodo ekstartas en Usono... ĉu glate ? Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 4
MalbonePlej bone 
Nordameriko - Politiko
USONO - 12-an de novembro, 2008.

La prezidento ĵus elektita Barack Obama kaj lia antaŭirinto George W. Bush laŭetikete kaj milde enkondukas transirperiodon antaŭ la Usonanoj, sed tio ja ne malhelpas ĉiun tendaron klopodi por restrikti kiel eble plej profunde la influon de alia ĝis januaro 2009. Post renkontiĝo lundon en la Blanka Domo, post laŭcirkonstancaj manpremoj kaj ridetoj, la teamo de Obama ne intencas resti for de la potenco dum la ventontaj 70 tagoj
 
Barack Obama nova usona prezidento Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 6
MalbonePlej bone 
Nordameriko - Politiko
USONO - 5-an de novembro, 2008.


"America is a place where all things are possible".
La Demokrata Senatano Barack Obama estas elektita la unua nigra prezidenton de Usono, instigante festojn tutlande. "Daŭris longe antaŭ ol alveni, sed ĉinokte ŝanĝo venis al Usono," la instalota prezidento diris al ĝojega amaso ĉe amaskunveno en Ĉikago. Lia rivalo John McCain akceptis malvenkon, kaj alvokis liajn subtenantojn apliki al la sekvonta prezidento ilian bonvolon.
 
UN alvokas al ĉesigo de embargo kontraŭ Kubo Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 2
MalbonePlej bone 
Nordameriko - Politiko

UNUIĜINTAJ NACIOJ / KUBO - 2-an de novembro, 2008.

La Ĝenerala Asembleo de la Unuiĝintaj Nacioj voĉdonis por alvoko al Usono forlevi sian 46-jaran ekonomian embargon sur Kubo, en rezolucio adoptita por la 17-a sinsekva jaro. La nedeviga rezolucio estis aprobita de la asembleo merkredon per 185 voĉdonoj kontraŭ tri. Usono, Israelo kaj Palaŭo voĉdone elektis kontraŭ la rezolucio dum Mikronezio kaj la Marŝalaj Insuloj sin detenis.
 
<< Komenco < Antaŭa 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 Sekva > Fino >>

JPAGE_CURRENT_OF_TOTAL