eventeo feedburner

La mondo en bildoj

www.flickr.com
Reklamrubando
Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo
  • “Zami” rolos en nova versio de Super Mario

    La kreintoj de la videoludo Super Mario Bros. volas honori doktoron Zamenhof kaj tiucele eldonos novan version de sia plej fama produkto. En ĝi la lokon de Mario prenos Zamenhof, kaj tiun de Luigi okupos...

  • Esperanto en la Scienca Festivalo en Krakovo

    Studentoj el la Scienca Esperanto-Rondo de Jagelona Universitato prezentis Esperanton en la 10-a Scienca Festivalo en Krakovo. Jen la raporto en paĝaro de Pola Esperanto-Junularo.

  • Aperis la unua dana-esperanta vortaro post 61 jaroj

    La lasta dana-Esperanta vortaro aperis en la jaro 1949. Oni nun eldonis novan vortaron, kiu baldaŭ havos elektronikan version

  • Raporto pri agado de PEJ en lastaj 2 jaroj

    Mi invitas Vin konatiĝi kun raporto pri agado de Pola Esperanto-Junularo en jaroj 2008-2010.

  • Esperanto.com: Etikedoj por blogoj

    Aperis nova ebleco. Kiam vi aldonas novan blogaĵon al http://esperanto.com , nun vi povas aldoni "Etikedojn" (supre, sub la titolo). Tio helpos navigi al la legantoj tra variaj temoj de la blogaĵoj.

Politiko
Obama faras sian unuan paroladon antaŭ la Kongreso Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 1
MalbonePlej bone 
Nordameriko - Politiko
USONO - 26-an de februaro, 2009.

Barack Obama promesis, ke Usono eliraos el la ekonomia krizo "pli forta ol antaŭe" en sia unua parolado al la Usona Kongreso kiel prezidento. "Ni rekonstruos, ni resaniĝos, kaj Usono aperos pli forta ol antaŭe," li diris. La televida parolado de Obama koncentriĝis multe sur la ekonomio ĉar la lando kontraŭbatalas la plej malbonan ekonomian krizon ekde la 1930-aj jaroj. Sed la usona prezidento ankaŭ uzis la paroladon por alvoki al reformoj de kuracado, energio kaj edukado kaj promesis forĝi novan strategion por venki al-Kaida-n en Pakistano kaj Afganio.
 
Sukcesa vizito de Raúl Castro al Moskvo Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 2
MalbonePlej bone 
Nordameriko - Politiko
KUBO / RUSIO - 5-an de februaro, 2009.

Rusio kaj Kubo redonis energion en iliaj rilatoj, okaze de vizito al Moskvo de Raúl Castro kiu pli koncernis ekonomion ol politikon. Reveno al la alianco de la Malvarmmilitaj jaroj, taksis analizistoj. La kuba prezidento forlasis Rusion hieraŭ merkredon, kie li pasigis semajnojn kaj subskribis serion da ambaŭpartiaj interkonsentoj, prunton asignitan de Moskvo al Havano.
 
Obama, 44-a usona prezidento ! Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 7
MalbonePlej bone 
Nordameriko - Politiko
USONO - 21-an de januaro, 2009.

Barack Obama hieraŭ deklaris, ke Usono "pretas gvidi refoje" kaj promesis "reciprokan respekton" por la Islama mondo, dum li faris la ĵuron de enoficiĝo kiel la 44-a prezidento de Usono. La unua afrikamerikano kiu tenas tiun oficon diris en sia enoficiĝa elparolado, al "ĉiuj aliaj popoloj kaj registaroj kiuj nin rigardas", ke "Usono estas amiko de ĉiu lando ... kiu serĉas estontecon de paco kaj digno". La promesoj de Obama aŭdiĝis ankaŭ kiel riproĉoj al la eksiĝinta prezidento, George Bush, klare implicante, ke Usono ne montris justan gvidantaron dum la lastaj jaroj.
 
Obama komencas klarigi estontan politikon Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 5
MalbonePlej bone 
Nordameriko - Politiko
USONO - 12-an de januaro, 2009.

La instaliĝonta prezidento Barack Obama deklaras, ke Usono havos novan alproksimiĝon pri interkonsento kun Irano sub lia gvidantaro. Sro Obama diris en intervjuo, ke "Irano estos unu el niaj plej grandaj defioj". Li diris, ke lin zorgigas la irana subteno por la libana Ŝijaisma partio Hezbollah, kaj la irana programo pri atoma riĉigo . En la ampleksa intervjuo, Sro Obama ankaŭ diris, ke li projektas specialan teamon por pritrakti konflikton en Mezoriento.
 
Kubo celebras 50-an datrevenon de sia revolucio Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 2
MalbonePlej bone 
Nordameriko - Politiko
KUBO - 3-an de januaro, 2009.

La kuba revolucio estas "pli forta ol iam ajn" la landa gvidanto diris, kiam li ĉeestis la ceremoniojn de la 50-a datreveno de la elpelita iama usonsubtenata registaro. Raúl Castro, kiu oficiale anstataŭis sian malsanan pliaĝan fraton Fidel kiel prezidento en februaro pasintjare, estis parolanta ĉe kvieta okazaĵo lastan ĵaŭdon en la urbo Santiago de Kubo.
 
<< Komenco < Antaŭa 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 Sekva > Fino >>

JPAGE_CURRENT_OF_TOTAL