| Nordameriko - Politiko |
|
GERMANIO / USONO - 24-an de julio, 2008.
La usona Demokrata kandidato Barack Obama faris ĉefteman paroladon en Berlino pri kiel li vidas la evoluon de rilatoj inter Usono kaj Eŭropo. Miloj da homoj kolektiĝis por aŭdi lin dum la sola publika parolado de lia aktuala monda vojaĝo. Lia alveno en la germana ĉefurbo startigis la Eŭropan parton de lia monda rondiro anticipe de la novembra usona prezidenta balotado.
|
|
| Nordameriko - Politiko |
|
USONO - 15-an de julio, 2008.
La kampanja teamo de Barack Obama mallaŭdis la revuon "The New Yorker" pro karikatura kovrilo prezentanta lin en tradicia Islama vesto kaj lian edzinon kiel teroriston. La revuo diras, ke la karikaturo celas nur esti satira rimarko pri la dekstrulaj atakoj kontraŭ la Demokrata senatano.
|
| Nordameriko - Politiko |
|
USONO - 1-an de julio, 2008.
Barack Obama kaj Bill Clinton faris siajn unuajn intertraktojn ekde Hillary Clinton retiriĝis el la vetkuro por esti la usona Demokrata kandidato. La proparolanto de Obama diris, ke la du havis "grandegan" konversacion dum 20-minuta telefonvoko.
|
| Nordameriko - Politiko |
|
USONO - 13-an de junio, 2008.
La Usona Supera Kortumo ĵus dekretis, ke fremda suspektato detenata en la rigora sekureca militista bazo de Guantanamo rajtas kontesti sian enkarcerigon antaŭ Usona tribunalo. La decido estas la tria grava laŭleĝa malvenko por la registaro de la prezidento Bush ekde 2004, pri ĝia trakto de kaptitoj kiuj estas detenataj senfine kaj sen akuzoj en la bazo en Kubo.
|
| Nordameriko - Politiko |
|
USONO - 4-an de junio, 2008.
Barack Obama deklaris sin "la Demokratan nomumiton por Prezidenteco de Usono". Li parolis al ĝojiganta amaso en la fina tago de la primara sezono, dum projekcioj montris, ke li gajnas sufiĉajn delegitojn por certigi al si la kandidatigon por la Demokrata Partio. Koncerne la lastajn voĉdonintajn ŝtatojn, Montano estis gajnita de Sro Obama kaj Suda Dakoto de lia rivalo Hillary Clinton, Usonaj amaskomunikiloj raportas.
|
|
|
Pli multe da artikoloj...
|
<< Komenco < Antaŭa 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 Sekva > Fino >>
|
| JPAGE_CURRENT_OF_TOTAL |