| Nordameriko - Politiko |
  USONO /  KUBO - 21-an de decembro, 2008.
Robert Gates, usona Sekretario pri Defendo, ordonis al sia personaro ellabori planon cele al fermo de la polemika prizona barakaro en la Golfeto de Guantanamo en Kubo. Geoff Morrell, gazetara sekretario de la Pentagono, diris, ke Gates petis planon pri "kio estos specife postulita por fermi ĝin kaj movi la enkarcerigitojn aliloken, kaj samtempe protekti la usonan popolon de danĝeraj teroristoj".
|
|
| Nordameriko - Politiko |
  USONO - 12-an de decembro, 2008.
Barack Obama petis al la guberniestro de Ilinojo eksiĝi post kiam li estis akuzita pri provo de "vendo" de la vaka senata seĝo de Obama. Rod Blagojevich estis arestita kaj akuzita mardon post kiam li estis aŭdita per telefonaj subaŭskultadoj permesitaj de tribunalo. Dum tiuj telefonaj diskutoj, li laŭdire rakontis, kiel li povus uzi sian potencon por nomumi usonan senatanon kiam la ofico de Obama denove estos libera.
|
| Nordameriko - Politiko |
  KANADO - 8-an de decembro, 2008.
La Reĝa Reprezentantino en Kanado konsentis interrompi la laboron de la parlamento ĝis januaro, efike blokante provon de la politika opozicio venki la registaron. La decido de Michaelle Jean lastan ĵaŭdon okazis horojn post kiam la ĉefministro Stephen Harper faris senprecedencan peton por tiu interrompo, lokaj raportoj en la amaskomunikilaro diris. "La hodiaŭa decido donas al ni ŝancon , mi parolas pri ĉiuj partioj, koncentriĝi pri la ekonomio kaj kunlabori," Sro Harper dis post la renkontiĝo kun Michelle Jean.
|
| Nordameriko - Politiko |
  KANADO - 3-an de decembro, 2008.
Opoziciaj partioj en Kanado estigis aliancon inter si por provi faligi la malplimultan konservativan registaron, nur malpli ol du monatojn post balotadoj. La Liberaluloj, Novaj Demokratoj kaj la Bloc Québécois diras, ke la registaro ne kapablas pritrakti kanadajn ekonomiajn problemojn. Ili intencas uzi ilian komunan plimulton kontraŭ la ĉefministro Stephen Harper en konfida voĉdono kiu devus okazi je la venonta lundo.
|
| Politiko |
  USONO - 2-an de decembro, 2008.
La usona instaliĝonta prezidento Barack Obama nomis sian eksan rivalon Hillary Clinton kiel ŝtatsekretariino. Sro Obama priskribis la eksan prezidentedzinon kiel virinon kun "tre granda staturo" kiu ĝuas lian "kompletan fidon". Hillary Clinton estis venkita de Barack Obama kiam ili ambaŭ amare batalis en la vetkuro por la prezidenta kandidatigo de la Demokrata Partio. Ĉe gazetara konferenco en Ĉikago, Sro Obama ankaŭ anoncis nomumitojn por alia fundamenta posteno en la teamo de Nacia Sekureco.
|
|
|
Pli multe da artikoloj...
|
<< Komenco < Antaŭa 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 Sekva > Fino >>
|
| JPAGE_CURRENT_OF_TOTAL |