| Nordameriko - Politiko |
  USONO /  KUBO - 15-an de aprilo, 2009.
Barack Obama decidis forlevi restriktojn pri vojaĝado kaj monsendado alKubo, la Blanka Domo anoncis. Usono ankaŭ mildigis restriktojn pri komunikadoj, permesante al radio- kaj televidfirmaoj serĉi licencojn por funkcii sur la kariba insulo, kiu ankoraŭ devas elteni kelkdekjaran usonan ekonomian embargon. La prezidento ordonis la levon " de ĉiuj restriktoj pri la ebleco por individuoj viziti familianojn en Kubo kaj sendi al ili monon."
|
|
| Nordameriko - Politiko |
  USONO /  TURKIO - 07-an de aprilo, 2009.
Barack Obama deklaris, ke Usono " ne militas kun Islamo", en grava parolado dum lia unua vizito kiel prezidento al plejparte Islama lando. Alparolante la turkan parlamenton, Sro Obama alvokis al pli granda partnereco kun la Islama mondo kaj diris, ke Usono baldaŭ lanĉos komunajn programojn. " Usona interrilato kun la Islama mondo ne povas resti kaj ne restos sur bazo de kontraŭstaro al al-Kaida," li diris. Sro Obama ankaŭ diris, ke Vaŝingtono subtenas la turkajn penojn aliĝi al la EU.
|
| Nordameriko - Politiko |
  KANADO - 06-an de aprilo, 2009.
Kanado reasertis sian teritorian postulon sur la regiono de Arkto asertoj, dirante, ke ĝi defendos siajn nordajn teritoriojn post kiam Rusio anoncis la reamrigon de la Poluso. Iom antaŭe ĉimonate, Rusio anoncis planon aldoni la Arkton (Nordan Poluson) en sian "plej grava strategia resursbazo" antaŭ 2020 kaj instalos soldatojn tie.
|
| Nordameriko - Politiko |
  USONO /  MEKSIKO - 25-an de marto, 2009.
Vaŝingtono maltrankviliĝas vidante la perforton ligitan al milito kontraŭ la narkotistoj kiuj sin trudas al Usono, dum Hillary Clinton alvenas en Meksikurbon. La ŝtata sekretariino Hillary Clinton devas atendi ricevon sufiĉe malvarman ĉe sia alveno al Meksiko. Ŝia vizito, la unua de serio da vizitoj de altrangaj ŝtatoficistoj antaŭ la vojaĝo de la prezidento Barack Obama, antaŭvidita mezaprile, havas kiel objektivon resanigi la vundojn en la malbonaj rilatoj inter ambaŭ landoj, kiuj dividas 3000 kilometrojn da landlimo.
|
| Nordameriko |
  SALVADORO - 16-an de marto, 2009.
Eksa ribelulo postulas venkon en la landa prezidentelekto de Salvadoro. Ĝojegaj subtenantoj de la "Fronto de Nacia Liberiĝo Farabundo Marti" (FMLN) elverŝiĝis en la stratojn de la ĉefurbo San Salvadoro frumatene lundon, post kiam Mauricio Funes, la FMLN-gvidanto, deklaris, ke li gajnis. " Ĉi tio estas la plej feliĉa nokto de mia vivo, kaj mi deziras, ke ĝi estu la nokto de la plej granda espero por Salvadoro," Funes diris.
|
|
|
Pli multe da artikoloj...
|
<< Komenco < Antaŭa 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 Sekva > Fino >>
|
| JPAGE_CURRENT_OF_TOTAL |