| Nordameriko - Politiko |
 KANADO - 15-an de oktobro, 2008.
La Konservativa partio de la ĉefministro Stephen Harper deklaris sian venkon en kanada nacia balotado, sed ne havas sufiĉe da voĉoj por sekurigi al si parlamentan plimulton. Stéphane Dion, la gvidanto de la opozicia Liberala Partio, agnoskis sian malvenkon kiam preparaj rezultoj montris, ke la Konservativaj kandidatoj gajnis en 144 de la 308 distriktoj.
|
|
| Nordameriko - Politiko |
 USONO - 11-an de oktobro, 2008.
Leĝfaristoj en Alasko publikigis politike senteman raporton pri akuzoj, ke Sarah Palin fitraktis kaj utiligis sian potencon kiel ŝtata guberniestrino. Ŝi estas akuzita, ke ŝi elpelis pintan alaskan respondeculon pri publika ordo pro tio, ke li rifuzis maldungi soldaton kiu staris en amara batalo kun ŝia fratino.
|
| Nordameriko - Politiko |
BARATO / USONO - 2-an de oktobro, 2008.
La usona senato estas voĉdononta pri interkonsento por atoma kunlaboro inter Barato kaj Usono, kiu estas fina leĝdona obstaklo por interkonsento kiu nuligos 30-jaran malpermeson de civilatoma komerco kun Barato. La proparolantino de la senata ĉefo de la plimulta partio, diris, ke la voĉdono okazos post aprobo en la Malsupera Ĉambro de Reprezentantoj dum la semajnfino.
|
| Nordameriko - Politiko |
KUBO / EŬROPA UNIO - 17-an de septembro, 2008.
Kubo kun certaj kondiĉoj akceptis la rekomencon de formala politika dialogo kun la Eŭropa Unio. La propono estis farita de la EU en junio kiam la embargo estis levita kontraŭ la komunisma insula ŝtato.
|
| Nordameriko - Politiko |
 KANADO - 8-an de septembro, 2008.
La kanada ĉefministro Stephen Harper decidis okazigi anticipan balotadon je la 14-a de oktobro kiuj celos plifortigi sian malplimulton en la konservativa registaro. Li renkontis la reĝan reprezentantinon Michaelle Jean, reprezentantinon de la kanada ŝtatestro, la brita Reĝino Elizabeth la Dua, por peti al ŝi la disigon de parlamento.
|
|
|
Pli multe da artikoloj...
|
<< Komenco < Antaŭa 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 Sekva > Fino >>
|
| JPAGE_CURRENT_OF_TOTAL |