| Nordameriko - Politiko |
|
USONO - 23-an de aprilo, 2008.
Hillary Clinton hieraŭ venkis sian rivalan Barack Obama en disputata voĉdono en la ŝtato Pensilvanio, kie la du batalis por fariĝi la Demokrata prezidenta kandidato. Srino Clinton ankoraŭ postsekvas Sron Obama per la nombro de delegitoj kiuj elektos la Demokratan oficialan kandidaton, sed ĉi tiu venko helpas teni ŝian kampanjon viva, analizistoj diras. Barack Obama diris, ke li faris bone por gajni terenon sur Srino Clinton en Pensilvanio.
|
|
| Nordameriko - Politiko |
|
USONO - 10-an de aprilo, 2008
La estro de la Internacia Olimpika Komitato diris, ke la Pekinaj Ludoj ne estas tiel forte trafitaj de la "krizo" post tagoj de protestoj laŭ la vojo de la torĉo. Jacques Rogge diris dum renkontiĝo kun la naciaj komitatoj en la Ĉina ĉefurbo, ke ili povas certigi al iliaj landoj, ke la Ludoj sukcesos.
|
| Nordameriko - Politiko |
|
USONO - 5-an de marto, 2008.
Hillary Clinton revivigis sian kampanjon por la usona prezidenteco ĉar ŝi ĵus gajnis la primaran balotadon en tri ŝtatoj. Usona amaskomunikilaro anoncas, ke ŝi gajnas la primaran demokratpartian balotadon en Teksaso, Ohio kaj Rod-Insulo (angle Rhode Island). La rezultoj de partiaj konsiliaj renkontoj, la tielnomataj "caucus" en Teksaso ankoraŭ ne estas konataj.
|
| Nordameriko - Politiko |
|
KUBO - 25-an de februaro, 2008.
Raúl Castro estis unuanime elektita por sukcedi al sia frato Fidel kiel gvidanto de la Kuba Nacia Asembleo. Fidel Castro eksiĝis pasintsemajne post preskaŭ duonjarcento da regado. Raúl estis fakte prezidento ekde Fidel havis gravan operacion en julio 2006. Li estis la sola nomumito en voĉdono kiun oni rigardas kiel nuran formalaĵon. Sed la vera ŝoka surprizo estis kiam li elektis 78-jaraĝan malcedemulon Machado Ventura, membro de la Politburo, kiel vicprezidenton.
|
| Nordameriko - Politiko |
|
USONO - 25-an de februaro, 2008.
La polemika advokato Ralph Nader anoncas, ke li aliĝas la vetkuron por fariĝi Usona prezidento. Sro Nader estis akuzita far multaj Demokratoj faciligi la elekton al prezidenteco de George W. Bush en la balotadoj de Novembro 2000. Li vetkuris denove sensukcese en 2004. La senatanoj Barack Obama kaj Hillary Clinton konkuras por la Demokrata "kandidatara bileto".
|
|
|
Pli multe da artikoloj...
|
<< Komenco < Antaŭa 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 Sekva > Fino >>
|
| JPAGE_CURRENT_OF_TOTAL |