eventeo feedburner

La mondo en bildoj

www.flickr.com
Reklamrubando
Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo
  • “Zami” rolos en nova versio de Super Mario

    La kreintoj de la videoludo Super Mario Bros. volas honori doktoron Zamenhof kaj tiucele eldonos novan version de sia plej fama produkto. En ĝi la lokon de Mario prenos Zamenhof, kaj tiun de Luigi okupos...

  • Esperanto en la Scienca Festivalo en Krakovo

    Studentoj el la Scienca Esperanto-Rondo de Jagelona Universitato prezentis Esperanton en la 10-a Scienca Festivalo en Krakovo. Jen la raporto en paĝaro de Pola Esperanto-Junularo.

  • Aperis la unua dana-esperanta vortaro post 61 jaroj

    La lasta dana-Esperanta vortaro aperis en la jaro 1949. Oni nun eldonis novan vortaron, kiu baldaŭ havos elektronikan version

  • Raporto pri agado de PEJ en lastaj 2 jaroj

    Mi invitas Vin konatiĝi kun raporto pri agado de Pola Esperanto-Junularo en jaroj 2008-2010.

  • Esperanto.com: Etikedoj por blogoj

    Aperis nova ebleco. Kiam vi aldonas novan blogaĵon al http://esperanto.com , nun vi povas aldoni "Etikedojn" (supre, sub la titolo). Tio helpos navigi al la legantoj tra variaj temoj de la blogaĵoj.

Percepto de Usono pliboniĝas tra la mondo Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 4
MalbonePlej bone 
Nordameriko - Politiko
USONO - 24-an de julio, 2009.

Ekde la elekto de la prezidento Barack Obama, la malbonega opinio pri Usono en la mondo pliboniĝis. Tio estas konkludo, antaŭvidebla, de esploro elfarita en 25 landoj fare de la usona instituto kaj esplorcentro Pew Research Center, kaj publikigita lastan ĵaŭdon, 23-an de julio.

Tiu ĉi studo rivelas, ke la percepto de Usono en la mondo estas nun tiel "pozitiva " kiel en la komenco de la 2000-aj jaroj, alivorte antaŭ la mandato de George W. Bush. Ĉi tiu evoluo, portita de la populareco de Sro Obama, estas precipe grava en la eŭropaj landoj kie la studo estis plenumita : Britio, Francio, Germanio kaj Hispanio. La franca opinio estas tiu, kiu nun havas la plej pozitivan percepton pri Usono, kun 75 % de favoraj opinioj en 2009. Germanio estas la eŭropa lando kiu plej ŝanĝis sian rigardon al Usono, de 31 % de favoraj opinioj en 2008 al 64 % hodiaŭ.

Kvankam modeste, la bildo de Usono pliboniĝas en parto de la Islama mondo. Sed se Egiptio, Jordanio kaj Libano montriĝas iom pli fidema al la politiko de Usono, "malamikeco restas tre forta en Turkio, en la palestinaj teritorioj kaj en Pakistano ", specifas la studo. Israelo estas la sola lando, kie la fido al Usono disfalegas, sekvo, laŭ la aŭtoroj de la studo, de la parolado de la la usona prezidento en Kairo, je la 4-a de junio, dum kiu Barack Obama petis al Israelo tuj ĉesigi la koloniadon en Cisjordanio.
 

Aldoni komenton

La celo de la komentoj estas starigi interŝanĝojn pri artikoloj publikigitaj en Eventeo.

La administrantoj de Eventeo forigos ĉiujn komentojn plurfoje aldonitaj, komentojn kiuj ne rilatas al la temo de la artikolo, aŭ komentojn kun rasisma, kalumnia aŭ insulta enhavo.

La komentoj restas sub la respondeco de iliaj aŭtoroj. Respektu la aliajn uzantojn de la retejo.

Atentu pri la "interretaj troloj". Trolo estas persono kiu poŝtas polemikajn, incitajn, senrilatajn mesaĝojn en enreta komunumo, kiel enreta dissendolisto aŭ babilejo, cele al provoko de aliaj uzantoj en emocia respondo aŭ al interrompo de normala tema diskuto.


Sekureca kodo
Ĝisdatigi