

UNUIĜINTAJ NACIOJ - 14-an de majo, 2009.
Usono estas elektita en la UN Konsilio pri Homaj Rajtoj de la Unuiĝintaj Nacioj, post kiam la administro de Barack Obama, ĉesigis sian politikon de bojkoto. Ĉinio, Kubo, Saŭda Arabio kaj Rusio, kiuj ĉiuj estas akuzitaj pri gravaj malobservoj de tiuj rajtoj, estis ankaŭ inter la landoj elektitaj lastan mardon sekve de sekreta balotado.
Susan Rice, usona ambasadorino en la UN, deklaris, ke Vaŝingtono ankoraŭ kredas, ke tiu organizaĵo estas misa. "
Ni avide atendas labori el interne kun larĝa parto de membroŝtatoj por plifortigi kaj reformi la Konsilion pri Homaj Rajtoj." La registaro de George Bush, la antaŭa usona prezidento, decidis bojkoti la Konsilion pro ties kritiko de Israelo kaj ties malsukceso citi fitraktojn de homaj rajtoj en Sudano kaj aliloke. En marto, la nova administro de Obama diris, ke ĝi provos aliĝi al la Konsilio kiel signo de "
nova epoko de engaĝiĝo" kun la organizaĵo.
Usono estis elektita apud Belgio kaj Norvegio kaj aliĝos sekve al la bloko de okcidentaj ŝtatoj kiuj sidas ĉe la Konsilio. Bangladeŝo, Kameruno, Ĝibutio, Hungario, Jordanio, Kirgizio, Maŭricio, Meksiko, Niĝerio, Senegalo, kaj Urugvajo ankaŭ aliĝos al la 47-ŝtata Konsilio por trijara periodo. La Konsilio estis starigita antaŭ tri jaroj por anstataŭigi la Komisiono de la UN pri Homaj Rajtoj, kiu estis ĝenerale kritikita pro ne supervenki politikajn aliancojn, interalie. Sed la nova Konsilio ankaŭ estas kritikita de Usono, pro tio, ke ĝi laŭ Usono koncentriĝas pri Israelo kaj ties trakto de Palestinanoj, kaj ne staras sufiĉe forte kontraŭ perforto en Tibeto kaj Darfur. Human Rights Watch kondamnis la komerco de voĉdonoj por seĝoj ĉe la Konsilio pri Homaj Rajtoj kiel neakceptebla.