eventeo feedburner

La mondo en bildoj

www.flickr.com
Reklamrubando
Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo
  • “Zami” rolos en nova versio de Super Mario

    La kreintoj de la videoludo Super Mario Bros. volas honori doktoron Zamenhof kaj tiucele eldonos novan version de sia plej fama produkto. En ĝi la lokon de Mario prenos Zamenhof, kaj tiun de Luigi okupos...

  • Esperanto en la Scienca Festivalo en Krakovo

    Studentoj el la Scienca Esperanto-Rondo de Jagelona Universitato prezentis Esperanton en la 10-a Scienca Festivalo en Krakovo. Jen la raporto en paĝaro de Pola Esperanto-Junularo.

  • Aperis la unua dana-esperanta vortaro post 61 jaroj

    La lasta dana-Esperanta vortaro aperis en la jaro 1949. Oni nun eldonis novan vortaron, kiu baldaŭ havos elektronikan version

  • Raporto pri agado de PEJ en lastaj 2 jaroj

    Mi invitas Vin konatiĝi kun raporto pri agado de Pola Esperanto-Junularo en jaroj 2008-2010.

  • Esperanto.com: Etikedoj por blogoj

    Aperis nova ebleco. Kiam vi aldonas novan blogaĵon al http://esperanto.com , nun vi povas aldoni "Etikedojn" (supre, sub la titolo). Tio helpos navigi al la legantoj tra variaj temoj de la blogaĵoj.

Usono alfrontas pintokunvenan premon pri Kubo Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 0
MalbonePlej bone 
Nordameriko - Politiko
AMERIKA KONTINENTO - 3-an de junio, 2009.

Usono estas frontanta fortan premon kontraŭ sia poilitiko al Kubo ĉe la ĉiujara renkontiĝo de la Organizo de Amerikaj Ŝtatoj (OAŜ), kiu okazas en Honduro. Plejparto de latinamerikaj landoj deziras, ke la kariba insulo revenu en la grupon, el kiu ĝi estis elpelita en 1962, sen antaŭkondiĉoj.

Sed la usona sekretariino pri Eksterlandaj Aferoj Hillary Clinton diris, ke Kubo revenos nur, se ĝi enkondukos demokratajn reformojn. Hillary Clinton diris, ke neniu interkonsentiĝo estis atingita je la unua tago de la pintokunveno. Kubo, kiu estis elpelita de OAŜ post la komunisma revolucio en 1959, diris, ke ĝi ne akceptos membriĝon se tiel proponata. Oficialulo el la kuba ministerio pri  Eksterlandaj Aferoj Carlos Fernández deklaris, ke nuligo de la elpelo estus "bona aŭguro por la Organizo de Amerikaj Ŝtatoj" sed ankaŭ diris, ke la lando ne intencas reveni al la grupo.

La prezidento de Honduro, Manuel Zelaya, diris al gvidantoj ĉe la ĉiujara dutaga pintokunveno, ke la decido elpeli Kubon - post la revolucio kiu igis tiun landon unupartia komunisma ŝtato - estis "tago kiu fifamos por ĉiam". Li diris : "jam venis la tempo ĝustigi tiun eraron". Lia opinio estis eĥita de la nikaragva prezidento Daniel Ortega, kiu diris, ke la elpelo de Kubo estis "trudita de tiranoj". "Tiel longe, ke tiu sankcio ne estas levita, ni ankoraŭ estas kunkrimuloj de la sankcio, sekve ni perdas dignon, ni perdas suverenecon," diris Sro Ortega, akuzante Usonon uzi la organizaĵon kiel "instrumenton de superregado".

Sed en renkontiĝo kun karibeaj gvidantoj, Hillary Clinton deklaris, ke dum Usono atendas la revenon de Kubo al la grupo, "remembriĝo en la OAŜ devas esti akompanata de respondecoj". "Ni ne respertu pasintecon. Temas pri la estonteco kaj fideleco al la fondintaj principoj de ĉi tiu organizaĵo," ŝi diris. "Mi estas certa, ke ni povas ellabori komunan vojon antaŭen." Hillary Clinton ĵus lasis la pintokunvenon sed diris, ke intertraktadoj daŭros eĉ ĉe ŝia malĉeesto, la Associated Press raportis.

La prezidento Barack Obama enkondukis jam iujn ŝanĝojn en la usonaj ligoj kun Kubo, inter kiuj estas la fino de restriktoj por Kuban-usonanoj vizitantaj kaj sendantaj monon al parencoj. Vaŝingtono kaj Havano ankaŭ konsentis rekomenci regulan prelegon pri migradaj aferoj. Sed Usono multfoje diris, ke Kubo devu enkonduki demokratan reformon kaj liberigi politikajn kaptitojn antaŭ ol esti reagnoskita kiel membro de la OAŜ, kaj antaŭ ol la kelkdekjara embargo al la lando estu forlevita. La antaŭa gvidanto en Kubo, Fidel Castro, nomis la usonajn antaŭkondiĉojn "hontigaj kaj arogantaj", dum la aktuala gvidantaro ankaŭ elmontris nenian indikon, ke ĝi intencas akcepti  la usonajn postulojn.

Estas hodiaŭ vera ebleco, ke la vidpunkto de Usono, la sola amerika lando kiu ne havas diplomatiajn rilatojn kun Kubo, estos malakceptita ĉe la OAŜ...
 
 

Aldoni komenton

La celo de la komentoj estas starigi interŝanĝojn pri artikoloj publikigitaj en Eventeo.

La administrantoj de Eventeo forigos ĉiujn komentojn plurfoje aldonitaj, komentojn kiuj ne rilatas al la temo de la artikolo, aŭ komentojn kun rasisma, kalumnia aŭ insulta enhavo.

La komentoj restas sub la respondeco de iliaj aŭtoroj. Respektu la aliajn uzantojn de la retejo.

Atentu pri la "interretaj troloj". Trolo estas persono kiu poŝtas polemikajn, incitajn, senrilatajn mesaĝojn en enreta komunumo, kiel enreta dissendolisto aŭ babilejo, cele al provoko de aliaj uzantoj en emocia respondo aŭ al interrompo de normala tema diskuto.


Sekureca kodo
Ĝisdatigi