

SALVADORO /

KUBO - 3-an de junio, 2009.
La centramerika lando Salvadoro restarigas plenajn diplomatiajn ligojn kun Kubo je la tago kiam alia socialisma prezidento enoficiĝas en Latinameriko. Salvadoro restartis siajn ligojn kun la komunisma lando post 50 jaroj da interrompo.

La du latinamerikaj landoj subskribis lastan lundon interkonsenton por restarigi ligojn, kiuj estis distranĉitaj en 1959 post kiam Fidel Castro prenis la potencon en Kubo. La nova salvadora prezidento Mauricio
Funes kiu reprezentas la "Fronto de Nacia Liberiĝo Farabundo Marti" (FMLN), maldekstrisma partio, gajnis la prezidentelekton kaj metis finon al la regado de dekstruloj lastan marton.
Sinjoro Funes dum sia parolado ĉe la solena instaliĝo pli frue en la tago deklaris, ke li faris la decidon rekomenci ligojn kun la insulo. La decido de la prezidento Funes estis atendita, ĉar la kuba vicprezidento Esteban Lazo ĉeestis la ceremonion de enoficiĝo de la nova prezidento. Mauricio Funes devontigis sin restarigi ligojn kun Kubo dum sia kampanjado. FMLN, siatempa marksisma gerilanaro, faris longan vojon post du jardekoj de armita lukto por atingi fine la palacon prezidentan...
Legu ankaŭ :