La kreintoj de la videoludo Super Mario Bros. volas honori doktoron Zamenhof kaj tiucele eldonos novan version de sia plej fama produkto. En ĝi la lokon de Mario prenos Zamenhof, kaj tiun de Luigi okupos...
Esperanto en la Scienca Festivalo en Krakovo
Studentoj el la Scienca Esperanto-Rondo de Jagelona Universitato prezentis Esperanton en la 10-a Scienca Festivalo en Krakovo. Jen la raporto en paĝaro de Pola Esperanto-Junularo.
Aperis la unua dana-esperanta vortaro post 61 jaroj
La lasta dana-Esperanta vortaro aperis en la jaro 1949. Oni nun eldonis novan vortaron, kiu baldaŭ havos elektronikan version
Raporto pri agado de PEJ en lastaj 2 jaroj
Mi invitas Vin konatiĝi kun raporto pri agado de Pola Esperanto-Junularo en jaroj 2008-2010.
Esperanto.com: Etikedoj por blogoj
Aperis nova ebleco. Kiam vi aldonas novan blogaĵon al http://esperanto.com , nun vi povas aldoni "Etikedojn" (supre, sub la titolo). Tio helpos navigi al la legantoj tra variaj temoj de la blogaĵoj.
Falsa televidprogramo pri rusa invado en Kartvelio kaŭzis panikon, kaj surstratigis milojn da maltrankvilaj Kartveloj. La novaĵelsendo, elsendita sabaton nokte de privata televidstacio Imedi, rakontis, ke rusaj tankoj estis survoje al la ĉefurbo Tbiliso, kaj ke la prezidento Miĥail Saakaŝvili estis murdita.
Publikaj servoj kaj transportservoj en Grekio decidis vastan strikon, kiu estas la tria ĝenerala striko kiel protesto kontraŭ la ŝparemegaj registaraj decidoj. Flugoj estas blokitaj kaj plejpartoj de lernejoj kaj hospitaloj restas fermataj en la 24-hora laborhalto vokita de la du ĉefaj sindikatoj.
Rusio eklanĉas prikriman enketon sekve de asertoj, laŭ kiuj trafikaj policistoj uzis civilajn aŭtistojn kiel "homajn ŝildojn" por halti suspektitajn krimulojn. Al pluraj ŝoforoj laŭdire oni ordonis uzi iliajn aŭtojn por formi baron sur grava moskva aŭtovojo lastan vendredon. Veturilo stirigita de la rabistoj frakasiĝis tra la blokaĵo kelkajn minutojn poste, kaj tamen povis foriri. Neniu estis vundita, sed pluraj aŭtoj estis difektitaj.
La 25-an de januaro 2010 je la sepa (horo lokala) matene oni perforte okupis la ŝtatan enterprenon poligrafian "Ukraina" (Ukrainio).Tio enterpreno presas monon kaj aliajn valorajn paperojn. La kialo estis la presado de balotiloj. La elekto de la prezidento ukraina okazos la 7-an de februaro 2010. Je okupo partoprenis 100-150 personoj. Pri tio komunikis en intervjuo deputitoj de parlamento ukraina kiuj estis atestantoj de sturmo.
MiepGies,la lasta postvivintodelagrupo kiuhelpis kajprotektis AnneFrankkajŝian familionde laNazioj,mortisenNederlandoje la aĝo de100 jaroj.Ŝikajaliajdungitojdela patro de AnneFrank, Otto, provizis la familion permanĝaĵo kiam ilikaŝiĝisensekretaaneksdomosuperkomercasidejoenAmsterdamo.La taglibro de Anne priiliavivokaŝita,kiufiniĝis properfido,estasunu el laplejfamaj atestaĵoj pri la Holokaŭsto.