| Eŭropo - Socio |
  HISPANIO - 16-an de marto, 2009.
Hispanio malmuntas la lastan starantan statuon de la diktatoro Franco. La faligo de la statuo estas klara forĵeto de la memoro de la lando. La lasta statuo de la hispana diktatoro estis retirita de la nordafrika hispana enklavo de Melilla. Ĉi tio okazas preskaŭ 34 jarojn post la morto de Francisco Franco.
|
|
| Eŭropo - Socio |
  TURKIO - 26-an de februaro, 2009.
Turka kurda politikisto ekkaŭzis polemikon pro tio, ke li faris paroladon en la kurda lingvo en la parlamento, tiel rompante leĝon kiu forpermesas la lingvon el ĉiuj oficialaĵoj. Ahmet Türk, kiu estras la Partion de Demokrata Socio, la plej granda kurdafavora partio, komencis sian paroladon ĉi-marde en la turka kaj ŝanĝis al la kurda.
|
| Eŭropo - Socio |
  IRLANDO - 22-an de februaro, 2009.
Proksimume 100 000 homoj partoprenis en protestoj en la urbocentro de la irlanda ĉefurbo Dublino, kaj esprimis sian koleron pro la pritrakto fare de la irlanda registaro de la landa recesio. Laborsindikataj organizintoj de la marŝo diris, ke laboristoj ne kaŭzis la ekonomian krizon sed ili tamen devas pagi por ĝi.
|
| Eŭropo - Socio |
  RUSIO - 15-an de februaro, 2009.
Rusio rememoras la 20-an datrevenon de la sovetia retiriĝo el Afganio, kaj veteranoj de tiu milito avertas, ke Usono povus ripeti la erarojn faritajn de Rusio dum la sanga konflikto. Eventoj en Rusio kaj aliaj eksaj sovetiaj ŝtatoj tiun dimanĉon okazis kviete, kun funebraj kronoj metitaj ĉe monumentojn kaj medaloj disdonitaj al veteranoj.
|
| Eŭropo - Socio |
  GERMANIO /  VATIKANO - 3-an de februaro, 2009.
La germana Kancelierino Angela Merkel deklaras, ke la vatikanaj klarigoj pri la reakcepto de episkopo kiu pridubas la Holokaŭston dum la Dua Mondmilito ne sufiĉas. "Laŭ mia opinio ĉi tiuj klarigoj ankoraŭ ne sufiĉas," ŝi diris. Disputo erupciis pasintmonate post kiam la Papo Benedikto la 16-a levis la ekskomunikon de la episkopo Richard Williamson, kiu asertas, ke la Naziaj gaskameroj ne ekzistis.
|
|
|
Pli multe da artikoloj...
|
<< Komenco < Antaŭa 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 Sekva > Fino >>
|
| JPAGE_CURRENT_OF_TOTAL |