| Eŭropo - Socio |
  GREKIO - 10-an de decembro, 2008.
Miloj da homoj marŝis tra la greka ĉefurbo Ateno proteste pro la registaraj ekonomiaj politikoj, kiel parto de ĝenerala striko. Dum la nombro de manifestaciintoj aperis pli malalta ol atendite, la striko frapas transportojn kaj publikan sektoron. Samtempe la urbo spertis novan agitadon post la pafado de adoleskanto. Tumultantoj ĵetis kelkajn benzinbombojn al la polico defendanta la tribunalon kie du policanoj alfrontas akuzojn pri la morto de la junulo.
|
|
| Eŭropo - Socio |
  FRANCIO - 9-an de decembro, 2008.
Centoj da tomboŝtonoj en la Islama parto de franca militista tombejo estis trovitaj ŝprucitaj de naziaj simboloj tuj antaŭ la Islama festo de Eid al-Adha. Tio estas la tria tiela atako kontraŭ la tombejo en malpli ol du jaroj. La franca prezidento Nicolas Sarkozy tuj kondamnis la atakon en la militista tombejo de Notre Dame de Lorette, apud la norda urbo Arras kaj la vastaj batalejoj de la Unua Mondmilito, kaj alvokis al rapida laujura puno de la krimintoj.
|
| Eŭropo - Socio |
  GREKIO - 7-an de decembro, 2008.
Tumultoj ekflamis en kelkaj grekaj urboj post kiam la polico mortpafis adoleskanton en la ĉefurbo Ateno. La agitado komenciĝis nelonge post pafado en la centra distrikto Eksarĥia, regula scenejo de bataloj inter polico kaj maldekstrulaj grupoj. Junularo ĵetis benzinbombojn, brulis aŭtojn kaj frakasis butikfenestrojn. Tumultoj tiame disvastiĝis al la urbo Thessaloniki, la greka dua plej granda urbo, kaj al la nordaj urboj Komotini kaj Ioannina, kaj la insulo Kreto.
|
| Eŭropo - Socio |
 RUSIO - 6-an de decembro, 2008.
La estro de la Rusortodoksa Eklezio, Patriarko Aleksio la Dua, mortis je la aĝo de 79 jaroj hieraŭ vendredon 5-an de decembro. Mankas informo pri la kaŭzo de lia morto ĉe lia loĝejo ekster Moskvo, sed li estis malsana jam de kelka tempo. Neniu dato estas fiksita jam por la funebra soleno. La ĉefministro Vladimir Putin deklaris, ke lia morto estas "granda perdo". Al Aleksio la Dua oni atribuis la restarigon de morala aŭtoritato de la Rusortodoksa Eklezio post jardekoj da subpremo sub komunisma regado.
|
| Eŭropo - Socio |
RUSIO ( NORDA OSETIO) - 29-an de novembro, 2008.
La urbestro de unu el la plej grandaj urboj en la tumultema nordkaŭkazia regiono mortis post kiam armitaj viroj atakis lin en strato, prokuroroj diris. Vitaly Karajev, la urbestro de Vladikavkaz, estas la plej altranga oficialulo mortigitaj en la lastaj jaroj en la norda parto de Kaŭkazio, tiu monta regiono ĉe la suda landlimo de Rusio kie separatismaj batalantoj pliigas regulajn atakojn. Je la sesa matene la 26-an de novembro, nekonataj individuoj pafis al la urbestro de Vladikavkaz, la enketa komitato de la rusa oficejo de la ĝenerala prokuroro dirisen komunikaĵo.
|
|
|
Pli multe da artikoloj...
|
<< Komenco < Antaŭa 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 Sekva > Fino >>
|
| JPAGE_CURRENT_OF_TOTAL |