eventeo feedburner

La mondo en bildoj

www.flickr.com
Reklamrubando
Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo
  • “Zami” rolos en nova versio de Super Mario

    La kreintoj de la videoludo Super Mario Bros. volas honori doktoron Zamenhof kaj tiucele eldonos novan version de sia plej fama produkto. En ĝi la lokon de Mario prenos Zamenhof, kaj tiun de Luigi okupos...

  • Esperanto en la Scienca Festivalo en Krakovo

    Studentoj el la Scienca Esperanto-Rondo de Jagelona Universitato prezentis Esperanton en la 10-a Scienca Festivalo en Krakovo. Jen la raporto en paĝaro de Pola Esperanto-Junularo.

  • Aperis la unua dana-esperanta vortaro post 61 jaroj

    La lasta dana-Esperanta vortaro aperis en la jaro 1949. Oni nun eldonis novan vortaron, kiu baldaŭ havos elektronikan version

  • Raporto pri agado de PEJ en lastaj 2 jaroj

    Mi invitas Vin konatiĝi kun raporto pri agado de Pola Esperanto-Junularo en jaroj 2008-2010.

  • Esperanto.com: Etikedoj por blogoj

    Aperis nova ebleco. Kiam vi aldonas novan blogaĵon al http://esperanto.com , nun vi povas aldoni "Etikedojn" (supre, sub la titolo). Tio helpos navigi al la legantoj tra variaj temoj de la blogaĵoj.

Socio
Gejaj grupoj koleras pro rimarkoj de la Papo Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 16
MalbonePlej bone 
Eŭropo - Socio
VATIKANO - 25-an de decembro, 2008.

Gejaj grupoj kaj aktivuloj kolere reagis post kiam la Papo Benedikto la 16-a deklaris, ke la homaro devas esti savita de detrua konfuziĝo de seksoj. Dum parolado lundon, la Papo Benedikto diris, ke savi homaron de samseksema aŭ transseksema konduto estas tiel grava kiel protekto de la natura medio.
 
Ĉeĥio : registaro senpova fronte al ekstremistoj Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 3
MalbonePlej bone 
Eŭropo - Socio
ĈEĤA RESPUBLIKO - 22-an de decembro, 2008.

Dudek jarojn post la falo de komunismo, la ekstremdekstrularo neniam estis tiel potenca, atentigas ĉeĥa ĉiusemajna gazeto. Eĉ se la ĉeĥa socio evoluas sufiĉe bone, ĝi tamen neniam sciis kiel trakti ekstremismon ekde la kreado de Ĉeĥoslovakio en 1918. La Ĉeĥoj tiel observis kun ia indiferenteco, en Litvínov en la nordo de la lando, je la 17-a de novembro, la plej grandan manifestacion de la ekstremdekstruloj kontraŭ Ciganoj kiu kunvenigis proksimume 500 personojn, kaj degeneris en furiozan batalon kontraŭ la polico.
 
Sveda urbo trafata de tumultoj Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 4
MalbonePlej bone 
Eŭropo - Socio
SVEDIO - 20-an de decembro, 2008.

Proksimume 100 junuloj tumultis en subitaj bataloj en la suda sveda urbo Malmö, ekflamigante aŭtojn kaj forĵetujojn, kaj ĵtis ŝtonojn al policistoj. la proparolantino de la polico diris, ke la bataloj kiuj okazis merkredon kaj ĵaudon dumnokte estas ligitaj al la lastatempa fermo de Islama kultura centro en la kvartalo de Rosengård, kiu loĝas multnombraj enmigrintoj. 
 
Protesta mesaĝo en Akropolo Retpoŝtadreso
Eŭropo - Socio
GREKIO - 18-an de decembro, 2008.

Pli ol unu semajnon post la polica pafado al la 15-jara junulo en Grekio daŭras kontraŭregistaraj manifestacioj. Manifestaciantoj nelonge kaperis radio- kaj televidostaciojn kaj ankaŭ la plej faman monumenton de la lando. Apud la Partenono sur la Monteto de Akropolo, junaj manifestaciantoj malĉirkaŭvolvis du grandegajn rubandojn, unu el kiu prezentis la vorton "rezisto" skribitan greke, angle / france, hispane kaj germane. La alia alvokis al daŭrigo de protestoj tutlande.
 
Vasta kontraŭmafia rastado en Italio Retpoŝtadreso
Eŭropo - Socio
ITALIO - 17-an de decembro, 2008.

Italaj policistoj diras, ke ili arestis preskaŭ 100 homojn dum kontraŭmafiaj rastadoj trans la suda insulo de Sicilio kaj en la centra regiono de Toskanio. Ili diras, ke tiuj operacoj celis la estrojn de lokaj klanoj kiuj intencis rekonstrui la sicilian mafion (kiu ankaŭ nomiĝas Cosa Nostra).
 
<< Komenco < Antaŭa 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 Sekva > Fino >>

JPAGE_CURRENT_OF_TOTAL